Nacia flago de la krime-tataroj

La Flago de la Krime-Tataroj estas helblua tolo kun la flava emblemo (la t.n. tamga — la familia simbolo ĉe la tjurkaj popoloj) en la maldekstra supra angulo.

La helblua koloro — tradicia ĉe la tjurkaj popoloj — estis uzata jam en la standardoj de la Krimea Ĥanlando. Al la sama tempo rilatas ankaŭ la emblemo — tarak-tamga (krime-tatare taraq tamğa), kiu prezentas la familian emblemon de la reganta dinastio Geray (legu Geraj). Oni opinias, ke unue tiu simbolo estis uzita de la fondinto de la Krimea Ĥanlando I Hacı Geray (Ĥaĝi Geraj la Unua)).

En la nova historio la flago iĝis aktive uzata post la Februara Revolucio (1917). La 28-an de junio 1991 tiu flago estis akceptita kiel nacia flago fare de Qurultay (nacia kongreso de la krime-tataroj).