Nacia parko Šumava

Nacia parko Šumava estas la plej granda nacia parko de Ĉeĥio, kun areo de 690,3 km². Ĝi estas parto de la biosfera Protektejo Šumava, 979,7 km² granda, kiu estas sub protekto de UNESKO.

Nacia parko Šumava
ĉeĥe: Národní park Šumava
nacia parko
Chalupská slať
Oficiala nomo: Národní park Šumava
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Plzeň, Sudbohemia regiono
Historia regiono Bohemio
Parto de Šumava
Najbaras kun Bavaria Arbaro
Riveroj Otava, Vultavo
Situo Nacia parko Šumava
 - koordinatoj 48° 46′ 16″ N 13° 51′ 26″ O / 48.77111 °N, 13.85722 °O / 48.77111; 13.85722 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Plechý
 - alteco 1 378 m s. m.
 - koordinatoj 48° 46′ 16″ N 13° 51′ 29″ O / 48.77111 °N, 13.85806 °O / 48.77111; 13.85806 (mapo)
Areo 680,64 km² (68 064 ha)
Biomoj Marĉo, Torfejo, Arbaro
Estiĝo 1991
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Nacia parko Šumava kaj NP Bavaria arbaro (pli malhela verda) kaj PPR Šumava (pli hela verda) kun situo de Plechý

Vikimedia Komunejo: Šumava National Park
Retpaĝo: www.npsumava.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Map

La parko situas sud-okcidente en Ĉeĥio en montaro Šumava, ĉe la landlimo al Germanio kaj Aŭstrio. Translime en Bavario situas la germana nacia parko "Bayerischer Wald". La du parkoj kune konsistigas la plej grandan koheran arbaran areon de centra Eŭropo.

La parko estas alirebla por turistoj, kiuj tamen devas resti sur markitaj vojoj.

La parko longas, de nord-okcidento al sud-oriento, ĉirkaŭ 100 km kaj larĝas ĉirkaŭ 20 km. Ĝia plej alta loko estas monto Plechý, 1.378 m alta; ĝia plej malalta loko estas la elfluejo de rivero Otava, je alto de 570 metroj super marnivelo. Alia rivero, kiu trafluas la parkon, estas Vultavo.