Nacia parko Vanoise

La Nacia Parko Vanoise (Vanoaz’) situas en la Alpnordo de Francio, en la departemento Savoie (Savojo) en la samnoma montaro, kiu kuŝas inter norde la valo de la rivero Isère (Izer’), Tarentaise (Tarentez’), kaj sude tiu de la rivero Arc (Ark), Maurienne (Morjen’). Li apudas la Nacian Italan Parkon Gran Paradiso, laŭ la landlimo, kun kiu ĝi estis ĝemeligita en 1972. La du parkoj konsitigas la plej vastan surfacon protektatan (1250 km²) en okcidenta Eŭropo.

Nacia parko Vanoise
nacia parko de Francio • protektata areo [+]

LandoFrancio
DepartementoSavoie

Proksima urboChambéry

Koordinatoj45° 20′ 0″ N, 6° 50′ 0″ O (mapo)45.33336.83333Koordinatoj: 45° 20′ 0″ N, 6° 50′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoGrande Casse [+]
Areo528 km² (52 800 ha) [+]

Estiĝo6-a de julio 1963

Nacia parko Vanoise (Savoie)
Nacia parko Vanoise (Savoie)
DEC
Lokigo de Savoie en Francio

Nacia parko Vanoise (Alpoj)
Nacia parko Vanoise (Alpoj)
DEC
Map
Nacia parko Vanoise

Vikimedia Komunejo:  Vanoise National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Refuge de l'Arpont

Historio redakti

La Nacia Parko Vanoise estis la unua franca parko, kreita la 6an de julio 1963. La ĉefa kialo de ĝia kreado estis la malapero de la ibeksoj. Tiuj longkornaj mambuloj estis ekstermitaj tuj post la apero de la pafiloj, kvankam ili abundis en tiu alpa regiono antaŭe. En la apuda montaro "Gran Paradiso" en Italio, tiuepoke pluvivis nur cento da ibeksoj, kiam ties ĉasadon oni malpermesis en la jaro 1823. Reĝo Victor Emmanuel II (Viktor Emanuel 2a) kreis reĝan rezervejon en 1856, kiu iĝis nacia parko en 1922. En Francio natura rezervejo kreiĝis en Vanoise en 1943 sub la impulso de asocioj (Franca Alpa Klubo kaj Franca "Touring-Club") kaj de ĉasistoj. Post multaj hezitoj pri ties surfaco kaj pri la prioritato donota al la naturo kaj al la homoj, la unua nacia parko franca naskiĝis en 1963.

Eksteraj ligiloj redakti

Saliko: Francio: Vizito al la nacia parko Vanoise el Monato (2005/02, p. 22)

Referencoj redakti