Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando

Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando (pole: Narodowe Siły Zbrojne (NSZ)) – pola konspira militista organizaĵo aganta dum la Dua Mondmilito kaj postmilite. Post Pola Enlanda Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj estis la plej granda politika-militista formacio dum la germana-soveta okupado. Naciaj Armitaj Fortoj dum la milito nombris laŭ diversaj donitaĵoj 80-100 mil soldatojn.

Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando
emblemo
kvazaŭmilitistaro
Komenco 20-a de septembro 1942 vd
Fino 1947 vd
Lando(j) Pollando vd
Ideologio

pola naciismoantikomunismo

vdr

Historia skizo redakti

Naciaj Armitaj Fortoj formale fondiĝis la 20-an de septembro 1942, ĉar ĉi tiun tagon la unua komandanto kolonelo Ignacy Oziewicz, pseŭdonomo "Czesław", donis Ordonon n-ro 1/42, en kiu sciigis pri ekposedo de la funkcio. La proceso de formigado de NSZ komenciĝis jam julie 1942 post disrompo en Narodowa Organizacja Wojskowa (Nacia Militista Organizaĵo) kaj Stronnictwo Narodowe (Nacia Frakcio) fone de alligo de Nacia Militista Organizaĵo kun la Enlanda Armeo. NSZ formiĝis rezulte de kuniĝo de Organizacja Wojskowa Związek Jaszczurczy (Militista Organizaĵo Lacerta Asocio kun parto de Nacia Militista Organizaĵo, kiu ne respektis unuigan kontrakton kun Enlanda Armeo.

Komunistaj reprezalioj redakti

La 23-an de aŭgusto 1944 250 oficiroj de Pola Enlanda Armeo kaj Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, enprizonigitaj de NKVD en postgermana koncentrejo Majdanek, estis forveturigitaj al gulagoj de Sovetunio (en Rjazan, Grjazovec, Ĉerepovec kaj aliloke).

Bibliografio redakti

  • Zbigniew S. Siemaszko, Narodowe Siły Zbrojne, Londyn 1982
  • Stanisław Żochowski, O Narodowych Siłach Zbrojnych – NSZ, Lublin 1994
  • Narodowe Siły Zbrojne. Dokumenty, struktury, personalia, vol. 1 – 3, prilaboro de Leszek Żebrowski, Warszawa 1994-1996

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti