Naciaj parkoj de Italio

Listartikolo en Vikipedio

Inter la naciaj parkoj en Italio la unua estis la Nacia Parko de Abruco (Parco nazionale d'Abruzzo), kreita en 1921 kaj poste alinomita al Nacia Parko de Abruco, Latio kaj Molizo. La postan jaron (1922) la dua nacia parko estis kreita, nome la Nacia Parko de la Granda Paradizo (Parco nazionale del Gran Paradiso).

Hodiaŭ la naciaj parkoj en Italio estas 25 kaj protektas ĉirkaŭ la 6% de la tutlanda areo.

Ĉi sube la listo de tiuj naciaj parkoj.

Naciaj parkoj en Alpoj redakti

La italaj naciaj parkoj en Alpoj estas kvar kaj protektas sume ĉ. 2300 km². Du el ili najbaras alilandajn naciajn parkojn preter la limo, estigante grandegajn protektatajn areojn.

Nomo Foto Regionoj Kreojaro Areo (km²) Najbaraj parkoj Priskribo
Granda Paradizo
(Gran Paradiso)
  Aosta Valo, Piemonto 1922 710 Nacia Parko Vanoise (Francio) Montara parko kun tre altaj montoj (inter kiuj la samnoma monto, 4061 m)
Granda Valo
(Val Grande)
  Piemonto 1992 113 - Mezalta montaro (ĝis ĉ.2300 m) en norda Piemonto
Stelvio   Lombardio,
Trentino-Sudtirolo
1935 1307 Svisa Nacia Parko Montara parko ĉ. historia altega montopasejo (Stelvio, 2770m)
Belunaj Dolomitoj
(Dolomiti Bellunesi)
  Veneto 1990 150 - Montara parko en orientaj Dolomitaj montoj

Naciaj parkoj en Apeninoj redakti

Granda parto de la plej alta parto de Apeninoj estas protektata.

Nomo Foto Regionoj Kreojaro Areo (km²) Priskribo
Toskana-Emilia Apenino
(Appennino Tosco-Emiliano)
  Emilio-Romanjo, Toskanio 2001 261 Montaraj arbaroj
Kasentinaj Arbaregoj
(Foreste Casentinesi, Monte Falterona e Campigna)
  Emilio-Romanjo, Toskanio 1993 310 Montaraj arbaroj, parte ekde longe protektitaj pro pluraj monaĥejoj
Sibilaj Montoj
(Monti Sibillini)
  Markio, Umbrio 1993 697 Montaraj arbaroj kaj herbejoj
Gran Sasso kaj Montoj Laga
(Gran Sasso e Monti della Laga)
  Abruco, Latio, Markio 1991 1413 Montaraj arbaroj kaj herbejoj ĉirkaŭ la plej alta pinto de Apeninoj (Gran Sasso, 2914 m)
Majella   Abruco 1991 628 Montaraj arbaroj kaj herbejoj ĉirkaŭ la dua pinto de Apeninoj (Majella)
Abruco, Latio kaj Molizo
(Abruzzo, Lazio e Molise)
  Abruco, Latio, Molizo 1921 497 Montaraj arbaroj. La plej malnova nacia parko en Italio.
Lupoj, ursoj, ĉamoj ktp
Lukana Apenino
(Appennino Lucano-Val d'Agri-Lagonegrese)
  Basilikato 2007 690 Montaraj arbaroj
Pollino   Basilikato, Kalabrio 1993 1711 Montaraj arbaroj kaj herbejoj. Enhavas la plej maljunan arbon en Eŭropo (supozeble). Pluraj endemioj.
Sila   Basilikato, Kalabrio 2002 (1968) 737 Montaraj arbaroj, lagoj
Aspromonte   Kalabrio 1989 (1968) 642 Montaraj arbaroj

Marbordaj naciaj parkoj redakti

Marbordaj naciaj parkoj ofte entenas marbordon kaj ian enlandan areon. Kelkaj marbordaj parkoj enhavas nur insuletojn kaj, kelkfoje, parton de la apuda maro, por la protektado de fiŝoj kaj marfundoj.

Nomo Foto Regionoj Kreojaro Areo (km²) Priskribo
Kvin Landoj
(Cinque Terre)
  Ligurio 1999 39 Kruta marbordo.
Toskana Insularo
(Arcipelago Toscano)
  Toskanio 1996 169 Insuletoj (kelkaj kun urbetoj, kelkaj senhomaj). Vastaj maraj areoj protektataj.
Circeo   Latio 1934 56 Mediteranea marbordo, apudmaraj lagoj kaj apuda ebenaĵa arbaro. Nanaj palmoj, mediteraneaj plantoj.
Cilento
(Cilento, Vallo di Diano e Alburni)
  Kampanio 1991 1782 Marbordo (plejparte kruta) kaj enlanda montaro. Pluraj famaj grotoj, kaj ĉemare kaj enlande. La plej granda nacia parko en Italio.
Gargano   Apulio 1991 1181 Marbordo (plejparte kruta) kaj enlanda arbaro.
Pantellerio
(Pantelleria)
  Sicilio 2016 66 Insulo de vulkana deveno. Unu el la plej sudaj insuloj de Italio.
Asinara   Sardinio 1997 52 Preskaŭ senhoma insulo.
Insularo La Maddalena
(Arcipelago di La Maddalena)
  Sardinio 1994 51 Insuletoj. Grandaj areoj protektataj en la maro.

Ceteraj naciaj parkoj redakti

Nomo Foto Regionoj Kreojaro Areo (km²) Priskribo
Vezuvio
(Vesuvio)
  Kampanio 1995 73 Vulkano. La parko ne entenas la marbordon, kiu estas tre dense loĝata.
Alta Murĝa
(Alta Murgia)
  Apulio 2004 680 Montetoj en Apulio
Gennargentu
(Golfo di Orosei e Gennargentu)
  Sardinio 1998 (ankoraŭ malaktiva) 739 Enlandaj montoj kaj montetoj de Sardinio, kaj aldone marbordo (plejparte kruta).