Naciliberiga Fronto (Grekio)

La greka Naciliberiga FrontoEAM (greke Εθνικό Απελευθερωτικό Μέτωπο, Ethnikó Apeleftherotikó Métopo, de kie la sigloj EAM) estas la ĉefa movado kiu enhavis la elementojn de la Greka Rezistado dum la periodo de okupacio de Grekio fare de la potencoj de la Akso Romo-Berlino-Tokio, dum la Dua Mondmilito. Fondita de la Komunista Partio de Grekio (KKE), la Naciliberiga Fronto inkludis tamen membrojn el la tuta greka maldekstro kaj respublikanojn. La Popolarmeo de Greka Naciliberigo (ELAS) formis ĝian armitan branĉon, kaj ambaŭ movadoj estis kune nomitaj EAM-ELAS.

Naciliberiga Fronto
emblemo
Afiŝo de EAM.
rezisto
Komenco 27-a de septembro 1941 vd
Fino 1946 vd
Lando(j) Grekio vd
vdr

Inter la fino de 1943 kaj la Liberigo, la konflikto inter la rezistantoj de la EAM kaj la grupoj de rivalaj rezistantoj rezultis en preskaŭ enlanda milito, kiu ne finis ĝis la elpostenigo de la lasta ĉefministro de la kunlaborema registaro, nome Ioannis Rallis. Je la fino de la milito, la Naciliberiga Fronto iĝis la unua vera socia movado de la greka historio kaj ili organizis sian propran registaron, la Politika Komitato de Naciliberiga la 10an de marto 1944. Kontrolante tiam la plej parton de la greka teritorio pere de sia armita branĉo, la ELAS, la Naciliberiga Fronto akceptis spite tion kunigi al la registaro en ekzilo post la malvenko de la ribelo de la libera greka armeo en aprilo 1944 kaj la okazigo de la Konferenco de Libano en majo 1944.

Après la Libération, le Naciliberiga Fronto eliris tre malfortigita de la okazaĵoj de decembro 1944 kiuj kontraŭstarigis ilin al la britoj kaj kiuj konstituis la unuan epizodon de la Greka Enlanda Milito. Persekutitaj de la konservema registaro kiu iom post iom venkis danke al la brita helpo, ties membroj subtenis amase la KKE kaj la «komunisman respublikon Konica».

Aktuale, la Naciliberiga Fronto kaj ties membroj, kune kun la aliaj movadoj de la Greka Rezistado, estas konsiderataj herooj fare de granda parto de Grekoj, kiuj vidas ilin kiel la ĉefaj liberigantoj de Grekio.

Vidu ankaŭ redakti