Naftoverŝado el Exxon Valdez

La Naftoverŝado el Exxon Valdez okazis en Marbrako de Princo Vilhelmo, Alasko, Usono, la 24an de marto 1989, kiam la naftoŝipo Exxon Valdez kraŝis ĉe rifo Bligh post eliro el Valdez, kaj okazigis enorman nafteliron, kiu siavice okazigis amasan damaĝon al la medio, inklude mortigon de ĉirkaŭ 250 000 marbirdoj, preskaŭ 3 000 marlutroj, 300 fokoj, 250 blankkapaj agloj kaj ĝis 22 orkoj.[1]

La Exxon Valdez tri tagojn post la katastrofo.

La Exxon Valdez, irante al Long Beach frapis la rifon Bligh Reef, rompiĝis kaj elverŝis 260 000 al 750 000 barelojn (41 000 al 119 000 m³) de nafto.[2][3] Oni konsideris ĝin unu el la plej detruaj homfaritaj mediaj katastrofoj.[4] La elverŝado el Valdez estis la plej granda elverŝado en usonaj akvoj ĝis 2010 kiam okazis tiu de Deepwater Horizon, laŭ volumo liberigita.[5] Tamen, la malproksimeco de la Marbrako de Princo Vilhelmo, atingebla nur per helikoptero, aviadilo kaj ŝipo, devigis la registaron kaj la industrion reagi barakte kaj pene. La regiono estis habitato por salmo, marlutroj, fokoj kaj marbirdoj. La nafto, origine elprenita ĉe golfeto Prudhoe, eventuale kovris 2,100 km de marbordo,[6] kaj 28 000 km² de oceano.[7]

Laŭ oficialaj informoj, la ŝipo estis portanta proksimume 210,000 m³ de nafto, el kiuj ĉirkaŭ 42 000 al 120 000 m³ estis verŝitaj en la Marbrako de Princo Vilhelmo.[8][9] Oni akceptas komune kvanton de 42,000 m³ de nafto verŝita,[6] fare de la usonregistaraj organizoj kaj de konservadismaj grupoj kiaj Greenpeace kaj la Sierra Club.[5][10][11] Aliaj grupoj, kiaj Defenders of Wildlife, malakceptas tiujn oficialajn ĉirkaŭkalkulojn.

Dum la unuaj tagoj de elverŝado, pezaj tavoloj de nafto kovris grandajn areojn de surfaco de Marbrako de Princo Vilhelmo.

La kapitano Joseph Hazelwood troviĝis en la momento de la ŝiprompo ebria en sia kajuto. La regadon de la ŝipo efektivigis tiutempe la tria oficiro Cousins. Li ne havis sufiĉe da sperto por navigi tra markoloj kaj faris manovran eraron, elfluigis 40.000 tunoj da nafto kaj kaŭzis detruon de la ekosistemo. Mortis centmiloj da fiŝoj, marbirdoj, kaj aliaj bestoj pro rektaj kaŭzoj de la akcidento. Aperis eĉ la respondeco de la marborda gardado, kiu ne avertis la ŝipon, sed ili atestis pri tiutempa nefunkciado de la radar-aparatoj kaj ke okazis skipoŝanĝo.

La riparado daŭris 10 monatojn kaj kostis 30 milionojn da USD, la ŝipo alinomiĝis al Exxon Mediterranean, kaj en 1993 al SeaRiver Mediterranean kaj estis denove uzata. La kapitano Joseph Hazelwood devis pagi monpunon de nur 5.000 USD.

Referencoj redakti

  1. "1989: Exxon Valdez creates oil slick disaster", BBC, 1989-03-24. Kontrolita 2007-12-03.
  2. Elizabeth Bluemink. "Size of Exxon spill remains disputed", Anchorage Daily News, Thursday, June 10, 2010. Kontrolita June 29, 2010. Arkivigite je 2010-07-12 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Riki Ott, Brooke Gladstone, How Much Oil Really Spilled From the Exxon Valdez? http://www.onthemedia.org/transcripts/2010/06/18/01 Arkivigite je 2010-06-24 per la retarkivo Wayback Machine On The Media National Public Radio, 18an de junio, 2010, Konsultita la 29an de junio, 2010
  4. Frequently Asked Questions About the Spill. Exxon Valdez Oil Spill Trustee Council. Arkivita el la originalo je 2007-06-30. Alirita October 11, 2010. Arkivigite je 2009-07-02 per la retarkivo Wayback Machine
  5. 5,0 5,1 Hazardous Materials Response and Assessment Division (September 1992). “Oil Spill Case Histories 1967–1991, Report No. HMRAD 92-11” (PDF), p. 80. Alirita March 10, 2008.. 
  6. 6,0 6,1 Questions and Answers. History of the Spill. Exxon Valdez Oil Spill Trustee Council. Arkivita el la originalo je 2012-02-24. Alirita May 26, 2009.
  7. Brandon Keim. "The Exxon Valdez Spill Is All Around Us", Wired Science, March 24, 2009. Kontrolita June 29, 2010.
  8. Graham, Sarah, "Environmental Effects of Exxon Valdez Spill Still Being Felt", Scientific American, December 19, 2003. Kontrolita March 9, 2008.
  9. Skinner, Samuel K; Reilly, William K.. (may 1989) The Exxon Valdez Oil Spill (PDF), National Response Team. Arkivigite je 2018-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
  10. Exxon Valdez disaster – 15 years of lies. Greenpeace News. Greenpeace (March 24, 2004). Arkivita el la originalo je 2008-12-21. Alirita March 10, 2008.
  11. 16 Years After Exxon Valdez Tragedy, Arctic Refuge, America's Coasts Still At Risk, Sierra Club, March 23, 2005 http://www.sierraclub.org/pressroom/releases/pr2005-03-23a.asp Arkivigite je 2008-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, March 10, 2008.

Eksteraj ligiloj redakti