Nag-Hamado (angle Nag Hammadi, transskribo de la araba نجع حمادى) estas urbo en Egiptio, situanta ĉe la okcidenta bordo de Nilo, ĉirkaŭ 80 km de Luksoro. En 2006, la urbo havas ĉirkaŭ 45 000 loĝantojn, plejparte kamparanoj.

Nag-Hamado
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 45 038  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 26° 3′ N, 32° 15′ O (mapo)26.0532.25Koordinatoj: 26° 3′ N, 32° 15′ O (mapo) [+]
Alto 78 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Nag-Hamado (Egiptio)
Nag-Hamado (Egiptio)
DEC
Nag-Hamado
Nag-Hamado
Situo de Nag-Hamado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nag Hammadi [+]
vdr

La urbo famiĝis pro la 4-a jarcenta Biblioteko de Nag-Hamado kiu estas libraro de skriboj de gnostikismo eltrovita en 1945 en kruĉo en kaverno en la tre seka dezerto de Egiptio. La libroj estis kaŝitaj tie de monaĥo en la 4-a jarcento por la fino de la mondo, kiam la fido estos malaperinta for de la mondo. La kaŝado eble estis en respondo al la ordono en 367 de Atanazio, episkopo de Aleksandrio, ke oni forigu iujn ajn herezajn skribojn. La Eklezio tiam batalis kontraŭ la pli forta arianismo, ne gnostikismo. La biblioteko estis eltrovita trans la rivero de la araba urbo Nag-Hamado kaj estas proksime de la antikva monaĥejo de Sankta Pakomio.

En la biblioteko estas kristanaj skriboj kiuj ne aperas en la Biblio. Inter aliaj:

  • La evangelio de Tomaso
  • La evangelio de Filipo
  • La evangelio de Vero
  • La apokrifo de Jakobo
  • La apokrifo de Johano (tri versioj)
  • La apokalipso de Paŭlo
  • La agoj de Petro kaj la 12 Apostoloj
  • La traktado pri la Releviĝo
  • La triparta traktado


Ankaŭ en la biblioteko estas parto de la Respubliko (588a-589b) de Platono.

La libraro ne devenas de unu skolo aŭ branĉo de gnostikismo. Ĝi atestas pri gnostikismoj valentinaj, setianaj, kaj novplatonismaj.

Entute la biblioteko enhavas 13 librojn kun 54 verkoj, skribitaj en la kopta lingvo, la antaŭ-araba lingvo de Egipto. La kovriloj de la libroj estas ledaj kaj la folioj papirusaj. La verkoj estis tradukitaj el la greka.

La libroj montras kristanismon kiu delonge malaperis, en kiu:

  • Dio estas vira kaj virina
  • En la Ĝardeno de Edeno, la Serpento pravas, Dio mensogas.
  • La lukto de vivo ne estas kontraŭ peko, sed kontraŭ iluzio
  • Jesuo kisas Marian Magdalenan, buŝo

al buŝo

  • Maria Magdalena estas preferita de Jesuo super Petro
  • Jesuo ridas sur la kruco kaj dancis antaŭvespere
  • La Dio de Moseo estas ĉarlatano kiu fuŝe kreis la mondon kaj ne estas la vera Dio. Li eĉ seksatencis Evan.


Antaŭ la eltrovo de Nag-Hamado, nia ĉefa fonto pri gnostikismo estis la atakoj de la katolika sanktulo Ireneo. Kvankam nesimpatia, lia priskribo ja estis tre preciza.