Nago estas mitologia estaĵo, duone homo, duone vipero. Ili aperas en rakontoj en hinduismo, budhismo kaj ĝajnismo, kaj estas gravaj en pluraj mitologiaj tradicioj en Sudazio kaj sudorienta Azio.

Nago
Tradukoj de
नाग (nāga)
Nagino: नागी (nāgī)[1]
Esperante Nago
Sanskrite नाग (nāga)
Nagino: नागी (nāgī)[1]
Japane ナーガ
Terminaro de Budhismo
vdr
Statuo de la nago Muĉalindo ŝirmanta la budhon Gotamon ĉe la bikŝuejo Wat Phra That Doi Suthep en Ĉiang Mai, Tajlando.

Reprezentado redakti

Ili estas reprezentitaj aŭ kiel homoj kun viperoj ĉe la hararo aŭ ĉirkaŭ la kolo, aŭ kiel gigantaj viperoj, aŭ kiel duone homoj de la kokso supren kaj duone viperoj de la kokso malsupren.[2]

Loĝloko redakti

En hinduismo, ili loĝas en la subtera paradizo Patalo, kie ili estas regataj de la reĝo de la nagoj.[3] En budhismo, ili ofte loĝas en riveroj, lagoj kaj kavernoj.

Etimologio redakti

En Sanskrito, la vorto nāga (नाग) estas la ordinara nomo de hindia kobro (Naja naja). Ĝi ankaŭ estas uzita por nomi viperon ĝenerale, ne nur kobron.[4]

Referencoj redakti

  1. Sanskrit Dictionary. Arkivita el la originalo je 2021-02-24. Alirita 2018-09-27.
  2. Jones, Constance. (2006) Encyclopedia of Hinduism (angle). Infobase Publishing, p. 300. ISBN 9780816075645.
  3. Elgood, Heather. (2000) Hinduism and the Religious Arts. Londono: Cassell, p. 234. ISBN 0-304-70739-2.
  4. Apte, Vaman Shivram. (1997) The student's English-Sanskrit dictionary, 3‑a eldono, Delhio: Motilal Banarsidass. ISBN 81-208-0299-3.