Nagoja Grampus

japana futbalklubo

Nagoja Grampus (名古屋グランパス, latinliterigite Nagoya Guranpasu, antaŭe nomita angle Nagoya Grampus Eight japane 名古屋グランパスエイト, latinliterigite Nagoya Guranpasu Eito) estas profesia futbalteamo de Japanio, kies unua vira teamo nune ludas en la 1-a Japana Ligo. La oficiala hejmurbo de la teamo estas Nagoja, kaj la vorto Grampus aludas al la delfenoj de la genro grampo aŭ specio griza grampo, memorige al la du oraj statuoj de grizaj grampoj sur la historia urba kastelo.

la stadiono

Iuj futbalistoj de la klubo: redakti

Eksteraj ligiloj redakti