Nagykőrös

Hungaria urbo

Nagykőrös [nadjkOroŝ] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Nagykőrös, kies centro estas.

Nagykőrös
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2750
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 052  (2023) [+]
Loĝdenso 101 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 2′ N, 19° 47′ O (mapo)47.03305555555619.783888888889Koordinatoj: 47° 2′ N, 19° 47′ O (mapo) [+]
Areo 227,97 km² (22 797 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Nagykőrös (Hungario)
Nagykőrös (Hungario)
DEC
Nagykőrös
Nagykőrös
Situo de Nagykőrös

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nagykőrös [+]
vdr
Iama hotelo, nun kulturdomo en Nagykőrös
Malnova domo en Nagykőrös, kie iam oni sekigis ledojn

Situo redakti

Nagykőrös situas sur ebenaĵo sudoriente de Budapeŝto, proksime al Kecskemét, ĉe la fervoja linio Budapeŝto–Szeged. Cegléd troviĝas 16, Kecskemét 17, Budapeŝto 86 km.

Historio redakti

Ĝia areo estas loĝata ekde la neolitiko, la komunumo estis unuafoje menciita en 1266. Nagykőrös ricevis en 1368 rajtojn de kampurbo, dum la turka okupa periodo, ĝi estis sultana posedaĵo (ĥas-urbo). Ĝi estis ekde 1817 "libera urbo". Dum la reĝlando la komunumo estis konsilantrajta urbo.

Ĝia ekonomia evoluo komenciĝis en la turka epoko, kiam la loĝantoj okupiĝis ĉefe pri bestobredado kaj bestokomercado. En la 18-a jarcento aperis krom la bredado la frukto- kaj legomkultivado. Fine de la 19-a jarcento aperis ankaŭ la industrio.

Fine de la 19-a jarcento elformiĝis la agroindustria branĉo de la urbo. Aperis la konserva produktado (fondita en 1896 fare de Gschwindt Rt.), lignoprilabora, laktouzinoj (1950-aj jaroj). Krom tio aperis maŝinindustrio.

La plej malnovaj konstruaĵoj de la urbo estas la gotikdevena kalvinana, copfa romkatolika (omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario)) (1789) preĝejoj, la baroka urbodomo 1754.

En Nagykõrös funkcias ekde la 16-a jarcento lernejoj; nun tri mezlernejoj kaj la Kalvinana Instruist-eduka Altlernejo de Károli Gáspár.

 
Kalvinana preĝejo en Nagykőrös

Vizitindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Nagykőrös naskiĝis kaj mortis József Tóth (advokato).

En Nagykőrös naskiĝis:

En Nagykőrös mortis:

Ĝemelurboj redakti

Referencoj redakti