Nagylózs (nadjloĵ) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Sopron-Fertőd. Nagy estas hungare: granda.

kastelo de Nagylózs
Katolika kirko en Nagylózs

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La komunumo estas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero.

Historio redakti

Pli frue romianoj loĝis tie. La komunumo multe suferis dum la historio, aparte menciindaj estas germana atako en 1406, husista atako en 1454, atako de generalo Heister en 1709, krome okazis incendio kaj pesto. La vilaĝo iĝis opidumo inter 1431-1871.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj estas la romanika tombeja Kapelo Stefano la 1-a (Nagylózs) kun gotika turo; romkatolika Kirko Sankta Laŭrenco (Nagylózs) parte el la mezepoko kaj eklektika kastelo de Viczay (vicai) kune kun parko el 1880.

Famuloj redakti