Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri personoj el la helena mitologio. Por informoj pri la samnoma natura satelito de Neptuno, vidu la artikolon Najado (luno).

Laŭ la helena mitologio najadoj (greke Ναιάδες Naiádes, Ναίδες Naídes aŭ Νάιτιδες Náitides, el νάειν, ‘flui’ kaj νἃμα, ‘fluanta akvo’) estis la nimfoj rilantaj al nemara fluanta akvo (fontoj, putoj, rojoj kaj riveretoj), kiuj diece personigis la akvofluaĵon kie ili loĝis, same kiel la oceanidoj faris pri riveroj kaj aliaj antikvaj spiritoj pri nefluantaj akvoj kiaj lagetoj kaj diglagoj.

NajadoHilaso kaj nimfo de John William Waterhouse (1893)

La antikvaj grekoj pensis ke ĉiu akvo en la tuta mondo apartenis al la sama vasta unuaĵo: mara akvo filtriĝis ĝis la profunda subtero kaj poste spruĉis sur ĝia surfaĉo, formante riverojn kaj fontojn, kiuj poste revenis al granda oceano. Do, kvankam najadoj rilatis nur al nemara akvo, la rankontaro kutime konfuzas ilin kun la oceanidinoj (diaj personigoj de mara akvo) kaj la nereidinoj (nimfoj de la Mediteranea maro). Pro tio, ekzemple, oni diris ke Aretuzo, fonta nimfo, fluadis sub la Peloponezo kaj la Mediteraneo kaj spruĉadis poste en Sicilio.

Same kiel la ceteraj nimfoj, la najadoj estis inaj spiritoj kuj tre longe vivis, sed estis mortulinoj. Kaj tial kial sia ekzisto rilatis al akva fluado, se sia fonto aŭ rivereto sekiĝis ili, simple, mortis.

Ilia genealogio diferencas depende de ĉiu verkisto. Homero multfoje nomas ilin filinoj de Zeŭso, sed ankaŭ asertas ke ilia patro estis la titano Oceano. Kutimas ankaŭ konsideri ilin filinoj de la rivero kie ili loĝas. Tiaj akvaj estaĵoj oftas ankaŭ en aliaj mitologioj kaj legendoj tra Eŭropo, eĉ ene de tiuj tute ne rilantaj al la greka kulturo, kiaj la putaj diinoj de la nordokcidentaj keltoj. De tiu kulto, ekzemple, devenis poste, dum mezepoko, kelkaj historioj pri lokaj sanktuloj kaj la demono nomata Meluzino.

Ĉiu fonto havis sian propran najadon aŭ aron da ili (kutime, fratinoj) kaj sian respektivan legendon. De la pratempoj ĉiu komunumo adoris sian lokan akvonimfon kiel peranto de tera kaj homa fekundeco. Dum ceremonioj pri oficiala plenkreskado, junuloj oferis siajn infanajn hartufojn al ili. Ofte najadoj havas sanigintan povon, kaj tial malsanuloj trinkis ilian akvon aŭ (ne tro kutime) baniĝis en ĝi. Pro tio famis Lerno, kie oni ceremonie dronigis bestojn. Multaj orakoloj troviĝis apud tiuj sanigaj fontoj, kaj de ĝia sciiga povo devenas la historio de Aristeo, duondio kiu, serĉante siajn abelojn, estis invitita de sia onklino Arestuso subakviĝi en rivero, kaj tiel la animoj de dronintoj donis al li tre utilajn konsilojn, pere de la najadoj.

Tamen, kelkaj najadoj ankaŭ danĝeris: baniĝi en ilia akvo aŭ rekte rigardi ilin povis esti konsiderata puninda sakrilegio. Tiam, la ofendinto kutime freneziĝis. Ili povis esti ankaŭ tro pasiemaj kaj ĵaluzaj: la argonaŭto Hilaso estis forkaptita de najadoj pro sia beleco, kaj Dafno blindigita fare de sia amantino Nomia kiam ŝi malkovris lian nefidelecon.

Multaj gloraj genealogioj (ekzemple tiuj de Ikario, EriktonioTiesto) devenas de najado. La mitologiisto Robert Graves opiniis ke, per tiaj geedziĝoj inter herooj kaj lokaj najadoj, la helenoj pravigis ilian alvenon kaj regadon sur la urbo. Tia estis, ekzemple, la historio de Hipseo, lapita reĝo kiu edzinigis Klidanopon kaj estis patro per ŝi de Kireno. Laŭ Graves, saman originon havis la konstantaj enamiĝoj kaj perfortoj de Zeŭso, kiuj simbolas la anstataŭigon de antikvaj kultoj per tiuj olimpaj.

Specoj de najadoj kaj konataj najadoj redakti

  1. Krenidinoj (fontoj)
  2. Heleadinoj (diglagoj)
  3. Limnadinoj (lagoj)
  4. Pegeinoj (spruĉoj)
  5. Potamidinoj (riveretoj)

Bibliografio redakti

Elsteraj ligiloj redakti