Nanĉano estas milionurbo, ĉefurbo de provinco Ĝjangŝjio kaj universitata urbo en sudorienta Ĉinio.

Nanĉano
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 330000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 255 007  (2020) [+]
Loĝdenso 869 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 41′ N, 115° 53′ O (mapo)28.684167115.887222Koordinatoj: 28° 41′ N, 115° 53′ O (mapo) [+]
Alto 37 m [+]
Areo 7194,61 km² ( 719 461 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Nanĉano (Ĉinio)
Nanĉano (Ĉinio)
DEC
Nanĉano
Nanĉano
Situo de Nanĉano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nanchang [+]
vdr

Geografio redakti

Nanĉano situas laŭ rivero. Jangzio troviĝas je 60 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la urbo a. K. 201, jam tiam havanta muron. En 1850 la urbo suferis pro ribelo. En 1927 jam la komunistoj ribelis. La fervojo atingis la urbon en 1915.

La Nanĉana Ribelo (1a de Aŭgusto 1927) estis la ĉefa kontraŭstaro de la Naciisma Partio de Ĉinio kaj la Komunista Partio de Ĉinio en la Ĉina Enlanda Milito, startigita de la ĉinaj komunistoj kiel kontraŭatako al la Ŝanghaja masakro de 1927 fare de la Kuomintang.

En 1939 sovaĝa batalo okazis inter ĉinoj kaj japanoj. Ekde 1949 la urbo industriiĝis kaj produktis ekzemple medikamentojn, aŭtojn, kamionojn, traktorojn.

Klimato redakti

Nanĉano havas humidan subtropikan klimaton kun kvar apartaj sezonoj. La vintroj estas mallongaj kaj sufiĉe mildaj (meza maksimumo en januaro estas 9 C, foje estas frostoj kaj neĝas. La somero estas longa kaj humida. Ĉiujare pluvas (aŭ neĝas) po 1624 mm.

Trafiko redakti

Nanĉano havas flughavenon. La fervoja kaj aŭtovoja kontaktoj estas elstaraj. Ĉe la riverbordo la urbo havas havenon.

La Metroo de Nanĉano malfermiĝis la 26-an de decembro 2015.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
la pavilono de princo Teng
 
sunleviĝo en Nanĉano