Nanajoj estas Tunguza popolo de Orienta Azio kaj de Rusia Fora Oriento, kiu tradicie vivis laŭlonge de Heilongjiang (Amuro), Songhua (Sunggari) kaj Vusuli[1] en la mezo de la Baseno de Amuro. La prauloj de la Nanajoj estis la Ĝurĉenoj de plej norda Manĉurio (Ekstera Manĉurio).

Nanajoj
etno
Tunguz-manĉura grupo
Suma populacio
11623
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
nanaja lingvo
Religio
ŝamanismoanimismoTibeta budhismo
vdr
Nanaja familio, Amura regiono.
Ĉasisto sur skioj sur glacipeco, 1895.

La Nanaja lingvo apartenas al tungus-manĉura lingvaro. Aliaj (malnovaj, sed uzataj) nomoj de nanaja lingvo estas golda, hugjena, hedzena, taza ktp. Laŭ popolnombrado de 2010 estis 12 003 Nanajoj en Rusio. Laŭ popolnombrado de 2000 estis 4 640 Nanajoj en Ĉinio.

Eble la plej tutmonde famkonata nanajo estis Dersu Uzala pro samnoma libro kaj filmo.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Golds". Encyclopædia Britannica. 12 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 213.

Bibliografio redakti

  • Dominic Ziegler, Black Dragon River: A Journey Down the Amur River Between Russia and China. NY: Penguin Books, 2015.