Nancio

komunumo en la departemento Meurthe-et-Moselle de Francio


Eksĉefurbo de la dukoj de Loreno, Nancio (franclingve Nancy [nãsi:]) estas franca urbo kaj prefektejo, kiu lokiĝas en la departemento Meurthe-et-Moselle kaj en la regiono Grand Est. Ĝi havis proksimume 105 000 loĝantojn en 2013 kaj estas la dua plej loĝata urbo en Loreno post Metz laŭ la nombro de enurbaj loĝantoj. Nancy estas ankaŭ la unua urba kunigo de Loreno kaj la 13-a el Francio. Ĝi estas ankaŭ la 5-a universitata urbo el Francio.

Nancy
urbo
Placo de la Respubliko
Placo de la Respubliko
Placo de la Respubliko
komunumo en Francio • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Grand Est
Departemento Meurthe-et-Moselle
Arondismento Nancy
(ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 4 kantonoj
Komunumaro Communauté urbaine du Grand Nancy
Ĝemelurboj
INSEE kodo 54395 [+]
Poŝtkodo 54000
Aŭtokodo 54
Telefonkodo 03 83
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro (ekde 2014-2020) S-o Laurent Hénart
Demografio
Loĝantaro 104 072  (2013)
Loĝdenso 7 021 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 42′ N, 6° 11′ O (mapo)48.6927777777786.1836111111111Koordinatoj: 48° 42′ N, 6° 11′ O (mapo)
Alto 212 m
(de 188 al 353 m)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 15,01 km² (1 501 ha)
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Nancy (Meurthe-et-Moselle)
Nancy (Meurthe-et-Moselle)
DEC
Nancy
Nancy
Lokigo de Meurthe-et-Moselle en Francio
Situo de Nancy
Nancy (Nancio)
Nancy (Nancio)
DEC
Nancy
Nancy
Situo de Nancy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nancy, France [+]
vdr

Ĝia urbestro estis Laurent Hénart de 2014 ĝis 2020, post André Rossinot kiu oficis 21 jarojn de 1983 ĝis 2014.

Geografio redakti

Situo redakti

Nancio lokiĝas en nordorienta parto de Francio inter kelkaj montetoj kiuj estas arbaraj montplataĵoj. Do la urbo lokiĝas en duona pelvo, malfermita al oriento, al Parizo. La rivero Meŭrto (la Meurthe) estas la orienta limo de la urbo. Tiu ĉi rivero ne estas navigebla por veturigo per akvo.

Geologio redakti

Nancio lokiĝas sur ĵurasa ŝtonaĵ-tavolo, pli precize sur Liaso (suba Ĵuraso)[1].

Klimato redakti

La kontinentaj influoj estas rimarkindaj. Vintroj estas nubgrizaj kaj malvarmaj, someroj sufiĉe varmaj sed ne tre sunbrilantaj.

Nebuloj estas maloftaj en la ĉirkaŭaĵo de Nancio, kontraŭe ventoj fortaj estas ege maloftaj.

Lokoj kaj antaŭurboj redakti

Beauregard, Boudonville, Buthégnemont, Haussonville, Haut-du-Lièvre, Saint-Nicolas, Saint-Jean, Saurupt, Trois-Maisons estas ĉiuj lokoj kaj eksantaŭurboj ekster la muroj inkluditaj en la urbo iom post iom laŭ ĝia kresko kaj ĝia historio. La urbo nun kreskas orienten, en la kvartalo nomita Rives de Meurthe, inter la rivero Meurthe kaj la kanalo de Marne ĝis la riverego Rejno.

Najbaraj komunumoj redakti

Najbaraj komunumoj de la urbo Nancio kuniĝas en la interkomunumreto Communauté urbaine du Grand Nancy, kies loĝantoj nombriĝas 270 000.

8 urboj najbaras Nancion. Per 35 000 loĝantoj, Vandœuvre-lès-Nancy estas la dua plej loĝanto-enhava urbo de Meurthe-et-Moselle kaj do la dua de la interkomunumreto. Sekvas malantaŭe Laxou (15 898 loĝantoj) kaj Villers-lès-Nancy (15 700 loĝantoj), Saint-Max, Malzéville, Maxéville, Tomblaine kaj Jarville-la-Malgrange.

La urba kunigo estas sentrua kaj loĝata forte (350 000 loĝantoj), la komunumoj de la interkomunumreto estas konsiderataj kiel partoprenantaj en la urbo ; la komunumoj konsiderataj kiel ĉirkaŭurboj foraj ne estas enigataj. Notinde, la Metroplo de la granda Nancio estas la unua el Loreno, la urba areo de Nancio enhavas 410 000 loĝantojn. Do Nancio estas la 13-a franca metropolo (fonto INSEE).

Historio redakti

Nancy estas la eksĉefurbo de la iama Duklando Loreno.

Mezepoko redakti

La unua dokumenta mencio de Nancio datiĝas el la jaro 1061. Dum la batalo apud Nancio, la 5-an de januaro 1477, mortis Karlo la Brava, duko de Burgonjo.

Famaj personoj naskiĝintaj en Nancio redakti

La duko de Loreno Francisko la 1-a Stefano (1708-1765), kiu poste iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio, naskiĝis en Nancio.

Same kiel :

En la urbo ankaŭ kelkaj artaj personoj naskiĝis :

El la plej famaj sciencistoj, la matematikistoj Henri Cartan (1904- ) kaj precipe Henri Poincaré (1854-1912) estas ĉefaj personoj en tiu fako. Ankaŭ naskiĝis tie René Blondlot (1849-1930), aŭtoro de unu el la plej gravaj eraroj dum la 20-a jarcento pri eksperimenta fiziko kun la No-radioj, sed li ankaŭ faris gravajn sciencajn esplorojn. La biologiisto François Jacob (naskiĝis tie la 17-an de junio 1920).

La ĝardenkulturisto François Félix Crousse naskiĝis, laboris kaj mortis en Nancio.

Pri politiko, menciinda estas François Chérèque, sekretario de Konfederacio Franca Demokratia pri Laboro (CFDT) ekde 2002, naskiĝis en Nancio la 1-an de junio 1956.

Pri sporto, oni povas listigi Jean-Louis Schlesser (1948-), venkinto de Ralio Parizo-Dakaro je 1999 kaj 2000 kaj ankaŭ la futbalisto Olivier Rouyer kiu profesias internacie.

Aliaj famaj personoj redakti

Famaj personoj kiuj instruis en Nancio:

Heraldiko redakti

 

La urba blazono bildiĝas dekstre.

Demografio kaj statistikoj redakti

La urbo, kiu estas eta kaj dense loĝita (1 501 hektaroj, 6 902 loĝantoj po km²), ekde longtempe kreskis en aglomerita urba zono en la ĉirkaŭaj komunumoj ĉar la urbcentro jam plenkreskis.

Loĝantara evoluo
16971790187619361954196219681975198219901999200420072008
10 00030 00066 000121 301124 836128 677123 428107 90296 31799 351103 605104 600105 349106 361

Post 1962, la loĝantaro malkreskis rapide, sed tio estis urba disvastigo, ne vere malkresko. Efektive, samtempe la interkomunuma loĝantaro kreskis senhalte ekde 270 000 loĝantoj je 1962 ĝis 330 000 je 1999. Tiun diluon de loĝantoj klarigas la plimultigo de veturiloj kaj altigo de vivnivelo de loĝantoj. Do ili volis loĝejojn pli grandajn. Ekde dekjaro, la urbo provas lanĉi konstruojn de loĝejoj en la malmultaj spacoj eblaj. Tiu politiko klarigas la etan kreskon.

Evoluo de salajrula dungo
Salajraj dungoj 1989 2000
Terkulturado 538 698
Industrio 30 239 23 386
Konstruo 9 638 8 545
Komerco 19 424 20 680
Servicoj 95 113 110 048
Sumo 154 952 163 357

Administrado redakti

 
Urbodomo

Kantonoj redakti

Nancio disiĝas en 4 kantonoj:

  • la orienta kantono enhavas 23 423 loĝantojn ;
  • la norda kantono enhavas 24 863 loĝantojn ;
  • la okcidenta kantono enhavas 32 138 loĝantojn ;
  • la suda kantono enhavas 23 181 loĝantojn.

La departementaj elektitaj konsilistoj estas:

Urbestroj redakti

Ekde franca revolucio ĝis 21-a jarcento

Urbestroj dum 20-a kaj 21-a jarcentoj:

Ĝemelurboj redakti

[1] Arkivigite je 2010-01-24 per la retarkivo Wayback Machine

[2] Arkivigite je 2011-08-30 per la retarkivo Wayback Machine

[3]

[4]

[5][rompita ligilo]

La ĝemeligo kun la urbo Pireo en Grekio haltis pro finigo de la kunrilatoj.

Kulturo redakti

Kiel urbo el Granda Regiono, Nancio partoprenas en la programo de la eŭropa jaro de Eŭropa Kultura Ĉefurbo por la jaro 2007.

Milita konstruaĵo redakti

  • kazerno Thiry konstruita de 1764 al 1769.

Urba konstruaĵaro redakti

Sufiĉe konservita dum la jarcentoj, la variaj kvartaloj karakterizas sin per propra etoso.

La plej malnovaj konstruaĵoj de la urbo estas mezepokaj. La turo de la komandejo Saint-Jean du Vieil Aître estis konstruita dum la 12-a jarcento kaj estas la plej malnova el la videblaj konstruaĵoj de la urbo.

 
Tour de la Commanderie Saint-Jean-du-Vieil-Aître

Malnova urbo (12-a-16-a jarcento) redakti

Kelkaj restaĵoj de la eksaj fortikaĵoj, kiu ĉirkaŭis la mezepoka urbo, kiel la pordego de la Craffe estas de la 14-a jarcento.

 
Pordego Porte de la Craffe

La duka palaco estas 16-a jarcenta konstruaĵo. Ĝi havas notindan pordaron, laŭ flamgotika stilo, gastigas nun la muzeo de Loreno. Apudanta la palaco, la preĝejo de ŝnuristoj (église des cordeliers) enhavas la tombojn de la dukoj de Loreno.

La malnova urbo prezentas ankaŭ plurajn konstruaĵojn de la renesanco (domo Lillebonne, domo Haussonville...) kaj kelkaj domoj laŭ la klasicismo (domo Ferraris, domo de la lupoj Hôtel des Loups, ktp). Ankaŭ notinda estas la placo Saint-Epvre, en la centro de la kvartalo.

Nova urbo redakti

Placo Stanislao (Place Stanislas) redakti

Konstruitas inter 1752 kaj 1756 laŭ la ordono de Stanislao la 1-a, el kiu originas la nomo de la placo.

 
Paronamo de la placo Stanislas en 2005

Kvartalo Leopoldo (Quartier Léopold) redakti

Leopoldo la 1-a de Belgio plibeligis la urbon en 1837 per agrabla korto le Cour, kies la longa perspektivo rande starita de maronarboj ĝis la pordego Désilles. Malgraŭ la miksaĵo de arkitekturaj stiloj de tri jarcentoj, le Cour tenas harmonian etoson.

Secesio (Skolo de Nancio) redakti

Kvartalo Haut-du-Lièvre redakti

Tiu kvartalo elvokas la arkitekturon de la periodo post dua mondmilito. Interalie, domego estis la plej rektliniforma el Francio.

Aktuale redakti

Nun, krom freŝdata renovigo de la industria kvartalo de la Meurthe kaj de la kvartalo de la stacidomo, la novaj konstruaĵoj estas ĉefe realigitaj en la ĉirkaŭurboj, ĉefe en aro de solaj domoj sudokcidente kaj sude de la urba kunigo.

Religia konstruaĵaro redakti

la episkopujo de la diocezo de Nancio kaj Toul lokiĝas en la urbo. El religiaj konstruaĵoj en la urbo, estas :

  • Turo de la ordonejo Saint-Jean du Vieil-Aître : 13-a jarcento;
  • Duka kapelo kaj preĝejo de la Cordeliers (kies monaĥinejo ŝirmas muzeon pri popolaj artoj kaj tradicioj), ununava preĝejo de la 15-a jarcento, kaj kie randiĝas tomboŝirmoj de la Dukoj kaj la duka baroka kapelo de la 17-a jarcento;
  • Preĝejo Saint-Sébastien : italbaroka halopreĝejo de la 17-a jarcento;
  • Protestanta templo : 18-a jarcento;
  • Katedralo Notre-Dame : 18-a jarcento, malofta katedralo en Francio konstruata dum tiu epoko kaj montranta importanta trezoro (katolika liturgilibro évangéliaire de 10-a jarcento);
  • Preĝejo Notre-Dame-de-Bonsecours : 18-a jarcento, ŝirmas la tombon de Stanisław Leszczyński. Estas ankaŭ la paroko de poloj en Loreno;
  • Ronda kapelo el monaĥinejo de Visitation de la 13-a jarcento;
  • Sinagogo : konstruata en 1787 kaj pligrandigita plurfoje;
  • Baziliko Saint-Epvre : 19-a jarcento, mirinda konstruaĵo novgotika beligita de 86 fenestregvitraloj, freskoj kaj meblaro skulptita.
  • La urbo enhavas ankaŭ multe da aliaj religiaj konstruaĵoj de 19-a jarcento kies intereso ne estas neglektinda:

Preĝejo Saint-Léon la 9-a, baziliko Notre-Dame de Lourdes...

Parkoj kaj ĝardenoj redakti

  • Parko Sankta Maria - Parc Sainte Marie, 38 bis avenue du Maréchal Juin
  • Parko Olry, 83 avenue de Strasbourg
  • Parko Karlo la 3-a - Parc Charles III, 109 rue Charles III kaj 22 rue des Jardiniers
  • Parko de la Arbidejo - la Pépinière, inter Place Stanislas kaj Boulevard du 26ème régiment d'infanterie
  • Parko de la aerkuracadejo - Parc de la Cure d'air, 54 rue Marquette
  • Parko Blondot, 4 quai Claude le Lorrain
  • La akvoĝardeno, fermita, Jardin d'eau, inter kanalo kaj la stratoj Bastien Lepage kaj La Mothe
  • Ĝardeno Dominique Alexandre Godron, 30 rue Sainte Catherine
  • Ĝardeno de la Palaco de la garnizonestro - Jardin du Palais du Gouverneur, rue Jacquot
  • Ĝardeno de la Muzeo de la Nancia Skolo, 36 rue du sergent Blandan
  • Ĝardeno de la Citadelo, rue Henry Déglin
  • Ĝardeno de la Belvedero, fermita, 112 rue de Boufflers
  • Domo de la Verda Spaco, Parko Sankta Maria, avenue Boffrand
  • Parko Varcollier, rue de Sonini
  • Ĝardeno de la linda koro - Jardin du joli Coeur, 6 rue du Joli Coeur
  • Ĝardeno de la Manufakturo - Jardin de la Manufacture, rue du Baron Louis - quai Claude le Lorrain
  • Tereno de la globludejo - Terrain de jeux de boules, 5/7 rue de la colline
  • Ĝardeno R..E.A.L.I.S.E, 16 rue Victor Hugo
  • Arbareto de la Altaĵo de la Leporo - Bois du Haut du Lièvre, rue Sainte Catherine - rue Drouot
  • Ĝardeno de la domo Majorelle - Jardin de la Maison Majorelle, 1 rue Majorelle

Muzeoj redakti

  • Muzeo de Loreno kaj tradicioj kaj artoj popolaj[2]
 
Lorena muzeo. Kopio de la 18-a jarcento de la statuo de gladiatoro de la muzeo Louvre
 
Lorena muzeo en la eksa duka palaco
  • Muzeo de la skolo de Nancio
 
Muzeo de la skolo de Nancio

Spektaklejoj redakti

  • La nacia teatro-operejo de Nancio kaj Loreno
  • La ĉambro Poirel ;
  • La teatro de la Manufakturo (Nacia centro de teatro, direktita de Charles Tordjman) ;
  • La teatro de Mondésert ;
  • La ĉambro de koncertoj Austrasique ;
  • La ĉambrego de koncertoj Zénith ;
  • La kultura centro André-Malraux (CCAM), en Vandœuvre-lès-Nancy ;
  • La teatro Gérard-Philipe, en Frouard ;
  • La ejo Jean-Jaurès, en Tomblaine ;
  • La estonta regiona centro pri nunaj muzikoj L'autre Canal (la alia kanalo), malfermo prognozata je marto de 2007.

Aranĝoj redakti

Sportoj redakti

Aliaj redakti

Edukado redakti

Per la nombro de studentoj, Nancio estas sur la kvara loko inter la universitataj urboj de Francio. La tri ĉefaj altlernejoj, Politeĥnika Nacia Instituto de Loreno (INPL), Universitato Henri Poincaré kaj Universitato Nancio 2 komune havas pli ol 50 000 studentojn.

Gastronomio redakti

La bombono el bergamoto bergamote, eta kvarangula flava, estas specialaĵo nancia famega. Origine, ĝi estis ŝerco dubgusta de kukisto kiu parfumis bombonon per kolonjakvo, ĝi estis ekde produktita per esenco de bergamoto. Tiu ero de kolonjakvo estas frukto el la familio de citrono. Ĝi alvenas el Sicilio kaj ĝin posedis tiam la duko de Loreno Renato la 1-a de Napolo.

Krom ĝi, menciendaj estas:

Ekonomio redakti

Nancio estas la kvina financa loko de Francio. Ĝi enhavas interalie la regionajn sidejojn de ĉiuj francaj bankoj. En la eksa sidejo de Saint-Gobain PAM malfermiĝis Domo pri Financo.

Nancio ankaŭ estas la sidejo de la komerca kaj industria ĉambro de Loreno kaj la ĉambro de Meurthe-et-Moselle. Ĉi tiu estras la havenon de Frouard.

Esperanta vivo redakti

La Esperanto-Grupo de Nancy estis fondita la 19-an de januaro 1903 (Laŭ "Esperantista Dokumentaro" - junio 1906). Nun ĝi havas la nomon Esperanto Nancy 54 (retpaĝaro: [6]; malnova: [7]).

En apuda Champenoux pro iniciato de la loka esperantisto Roland Genot baptiĝis "vojo de d-ro Zamenhof".

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 51 voĉdonojn (0,23% de voĉoj) en 2004, kaj 24 voĉdonojn (0,12% de voĉoj) en 2009.

Eventoj redakti

En Nancio, okazis pluraj aranĝoj:

Esperantistoj redakti

Referencoj redakti

  1. geologia kunteksto ĉe la akademio Nancy-Metz[rompita ligilo] (franclingve)
  2. ttt-ejo de la Muzeo de Loreno. Arkivita el la originalo je 2010-01-10. Alirita 2007-02-08.
  3. Akvario-Muzeo de Nancio Arkivigite je 2008-11-08 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la universitato Henri Poincaré
  4. Botanika ĝardeno de Montet:

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Panorama vido de la centra placo Stanislas

Eksteraj ligiloj redakti