Napoleona ŝtono (Jena)

La Napoleona ŝtono (Napoleonstein estas monumento je la Batalo de Jena–Auerstedt troviĝante sur la monteto Windknollen nordueste de Jena, Germanujo. Pro situo sur urboproksima altaĵo temas ankaŭ pri tre ŝatata ekskursocelo por la urbanoj.

Napoleona ŝtono de sur Windknollen-monteto en Germanujo

Kunteksto historia redakti

Post tri malsukcesaj koalicioj kontraŭ la milite fortega Franclando okazis la Milito de la Kvara Koalicio. La nova alianco ekde 1806 konsistas el la armeoj de Rusio kaj Prusio kiel (pli malfrue) ankaŭ de la Unuiĝinta Reĝolando kaj Svedio. Komenciĝis tiu ĉi milito per la unuiĝo de la ĉefaj armeoj de Prusio kaj de la soldataro de generalo Hohenlohe-Ingelfingen; la tuto okazu en Turingio. Ĉar oni ne atendis la alvenon de la rusaj trupoj la franca tirano povis reagi rapidege. Li ekkampanjis al Turingio por malhelpi la unuiĝon de la du trupoj. Sekve liveris la unuaj bataloj en la 9./ 10.10.1806. Poste la francoj retiriĝis kun la celo Berlino ekde la 12.10. laŭlonge de Saale norden por eviti batalon kaj ne esti forbaritaj de Berlino. Por Napoleono malklaris la situo de la prusiaj trupoj: li supozis ke ili estis norde en la regiono inter Naumburg (Saale) kaj Lepsiko. Lia marŝalo Jean Lannes malkovris la malamikojn nur unu tagon pli poste apud Jena. Pro tio Napoleono gvidis la soldatojn tien ĉi kaj okupigis tie la strategie gravajn montojn, ĉefe Landgraf kaj Windknollen. La zono de ĉe Windknollen historie gravas kiel elirpunkto de la menciita batalo en la jaro 1806. De tie ĉi Napoleon ekpafigis la soldatojn je la horo sesa matene post pasigo de la nokto al la 14-a de oktobro surloke. Pafado estas sur la urbon Jena kaj la vilaĝon Jena-Closewitz. Tio subtenitis fare de la artilerio kiu estis surmetita dum la antaŭinta nokto sur la Windknollen-altebenaĵo. La prusiaj trupoj ĉiuokaze malsufiĉe estis pretigitaj; krome ili ne disponis pri kompleta nombro da soldatoj pro la antaŭaj bataloj ĉe Schleiz kaj Saalfeld, nur kvar tagojn pli malfrue. La hohenlohe-oj troviĝis je kelkaj kilometroj ueste de la urbo proksime de Jena-Isserstedt kaj Vierzehnheiligen kaj devis reen formarŝi pro daŭra atako fare de la franclandanoj. Sume falis respektive vunditis dum la batalo apud Jena ĉ. 10.000 prusiaj kaj saksiaj soldatoj. Aliaj dek miloj kaptitis.

Iama formo monumenta redakti

La Napoleona ŝtono windknollen-a estis en sia unua formo landlimŝtono inter Jena kaj la najbara setlejo Jena-Cospeda, kiel multaj aliaj similaj markiloj en la 18-a kaj la frua 19-a jarcento. Sed post la batalo de Jena/Auerstedt cizeligitis ene granda litero N por Napoleono, laŭ ordono de la franca tirano mem. En la 19-a jarcento la ŝtono anstataŭigiis dufoje; la dua portis eĉ imperiestran kronon.

Post la Dua mondmilito la tuta regiono iĝis armea spaco de la Ruĝa Armeo. En la 1960-aj jaroj eĉ malaperis la memorŝtono. Post Turniĝo kaj forigo de la medipoluantaj spuroj de la sovetiaj okupintoj en 1991, la societo Academica & Studentica Jenensia e. V., la vilaĝa administrantaro de Cospeda kaj la societo Jena 1806 e. V. prizorgis la meton de la nuna ŝtono.

Enskribitaĵoj redakti

Norde estas citaĵo de Golo Mann : In Deutschland labte man sich an größerem Hasse wie an heißerer Bewunderung Napoleons ein gutes Jahrhundert lang.[1] Eoste troviĝas diversaj distancoj de vivstacio napoleonaj disde Windknollen, laŭ alfabeto ordo:

Sude videblas la fama N-litero, simbolo por Napleono, kaj krono: ambaŭ ore. Malsupre estas la dato de la batalo terura, la 14.10.1806. Ueste finfine oni informatas pri societoj kaj administradoj kiuj post 1989 ebligis la restarigon monumentan.[2]

Notoj redakti

  1. Traduko: En Germanujo dum unu jarcento oni nutris sin kaj per la plej granda malamo kontraŭ kaj per la plej granda admiro de Napoleono.
  2. Orginale: Errichtet 1992 auf Veranlassung des ASJ e.V. in Verbindung mit der Gemeindeverwaltung Cospeda und dem Jena 1806 e.V.

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • Holger Nowak, Birgitt Hellmann, Günthe Queisser, Gerd Fesser: Lexikon zur Schlacht bei Jena und Auerstedt 1806. Personen Ereignisse Begriffe. Städtische Museen Jena, Jena 1996, ISBN 3-930128-28-4.
  • Wolf-Jörg Schuster: Napoleon in Thüringen 1806. Dua eldono. Jenzig-Verlag, Golmsdorf 2005, ISBN 3-910141-76-5.
50.9496202211.57328157