La Napoleona epoko estas periodo en la historio de Francio kaj de Eŭropo. Ĝi estis ĝenerale klasita inkludante la kvaran kaj finan stadion de la Franca Revolucio, el kio unua ero estus la Nacia Asembleo (france Assemblée nationale), la dua la Leĝofara Asembleo (france Assemblée législative), kaj la tria la Direktoraro. La Napoleona epoko ekus proksimume pro la puĉo fare de Napoleono Bonaparte, elpelante la Direktoraron, establante la Konsularon, kaj finus dum la Cent-Tagoj kaj lia malvenko en la Batalo de Waterloo (9a de Novembro 1799 – 28a de Junio 1815). La Kongreso de Vieno tuj restaŭris Eŭropon al la tagoj antaŭaj al la Franca Revolucio.

Napoleono alportis politikan stabilecon al lando tumultita de revolucio kaj milito. Li faris pacon kun la Romkatolika Eklezio kaj ŝanĝis la plej radikalajn religiajn politikojn de la Konvencio. En 1804 Napoleono promulgis la Civilan Kodon, nome reviziita korpuso de civila juro, kiu ankaŭ helpis stabiligi la Francan socion. La Civila Kodo plifirmigis la politikan kaj juran egalecon de ĉiu plenkreskaj homoj kaj establis merit-bazan socion en kiu individuoj progresu en edukado kaj dungado pro talento pli ol pro nasko aŭ socia klaso. La Civila Kodo konfirmis multajn el la moderaj revoluciaj politikoj de la Nacia Asembleo sed retiris decidojn aprobitajn de la pli radikala Konvencio. La kodo restaŭris patriarkecajn aŭtoritaton en la familio, por ekzemplo, farante virinojn kaj infanojn subservantoj al masklaj ĉefoj de familioj.

Dum li klopodis stabiligi Francion, Napoleono klopodis ankaŭ etendi sian aŭtoritaton tra la tuta Eŭropo. La armeoj de Napoleono konkeris la Iberian kaj Italan duoninsulojn, okupis landojn, kaj li devigis Aŭstrion, Prusion, kaj Rusion alianciĝi kun li kaj respekti la Francan hegemonion en Eŭropo. La Unuiĝinta Reĝlando malakceptis agnoski la Francan hegemonion kaj pluigis la militon.

La Unua Imperio komencis dissolviĝi en 1812, kiam li decidis invadi Rusion. Napoleono subkalkulis la malfacilaĵojn kiujn lia armeo devos fronti dum la okupado de Rusio. Konvinkita ke la caro estis konspiranta kun liaj Britaj malamikoj, Napoleono estris armeon de 600,000 soldatoj al Moskvo. Li venkis super la Rusian armeon ĉe Borodino antaŭ kapti Moskvon, sed la caro retiriĝis kaj Moskvo estis incendiita, lasante la enorman armeon de Napoleono sen taŭga ŝirmejo aŭ provizaro. Napoleono ordonis retiriĝon, sed la akra Rusia vintro kaj ripetitaj rusaj atakoj elĉerpis sian armeon, kaj nur restaĵo de 30,000 soldatoj sukcesis reveni al Franca teritorio. La aliancanoj tiam pluigis unuigitan klopodon kontraŭ Napoleono ĝis ili sukcesis ke Parizo petu lian abdikon en 1814. Lia reveno al povo la venontan jaron estis rezistita de ĉiuj la aliancanoj kaj lia armeo estis venkita de Angl-Alianca forto en Waterloo.