Nariŝkina stilo (ruse Нарышкинский стиль, ankaŭ nomata Moskva baroko) estas nomo de specifa arkitektura stilo, kiu estis populara en Moskvo fine de la 17-a kaj komence de la 18-a jarcento. Sian nomon la stilo ricevis laŭ familinomo de la nobela familio Nariŝkin (Нарышкин), kiu estis moderniĝema kaj okcidentema kaj en kies apudmoskvaj posedaĵoj unue aperis la novstilaj preĝejoj. La stilo kunigas tradician rusan arkitekturon kun barokaj influoj, plej senteble de la orient-eŭropa baroko.

Uspenskij templo en la strato Pokrovka (Moskvo). Poŝta karto de la 19-a jc.

La nariŝkina baroko aperis pro establitaj kulturaj ligoj kun Pollando post repaciĝo de la jaro 1686.

La plej notindaj arkitekturistoj, kiuj kontribuis al evoluo de la stilo: