Nariman Narimanov (Нариман Нариманов ruse, Nəriman Kərbəlayi Nəcəf oğlu Nərimanov azere) naskiĝis en Tbiliso (Kartvelio) la 14-an de aprilo 1870 kaj forpasis en Moskvo la 19-an de marto 1925. Li estis fama azera politikisto kaj verkisto.

Nariman Narimanov
Persona informo
نریمان نریمان‌اوو
Naskiĝo 14-an de aprilo 1870 (1870-04-14)
en Tbiliso
Morto 19-an de marto 1925 (1925-03-19) (54-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo vd
Religio islamo vd
Lingvoj azerbajĝanarusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioAzerbajĝana Soveta Socialisma RespublikoSovetunio vd
Alma mater Transcaucasian Teachers Seminary • Odesa Universitato vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Nariman Narimanov
Familio
Edz(in)o Gülsüm Nərimanova vd
Infanoj Nacaf Narimanov vd
Profesio
Okupo politikistoverkistodramaturgokuracistopublikigisto vd
Laborkampo literaturopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Narimanov studis en malgranda seminario de Gori (ĝis 1890), poste en la fakultato pri medicino de Odeso (ĝis 1898). Praktikis la medicinon en Bakuo kaj Tbiliso. Narimanov aliĝis al la muzulmana social-demokratia partio Hummet, ĝermo de la estonta Komunisma Partio de Azerbajĝano en 1905. Malgraŭ aresto en 1909, li gvidis la aktivaĵojn de la partio en Azerbajĝano ekde 1913. Li tradukis la programon de la Laborista Social-Demokratia Partio de Rusio al la azera lingvo. En 1917, li estas la ĉefa gvidanto de Hummet kaj samtempe, organizis la grupojn en Bakuo. Li estas nomumata kiel unu el la konstruintoj de la nova reĝima sistemo en Transkaŭkazio. Printempe 1918, li estis membro de la konsilio de la popolkomisaroj en Bakuo. En 1920, li gvidis la Revolucian Komitaton de Azerbajĝano.