Nasavrky

urbo en Ĉeĥio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Chrudim. Pluaj signifoj estas notitaj en Nasavrky (apartigilo).

Urbo Nasavrky troviĝas proksimume 10 kilometrojn sude de distrikta urbo Chrudim en Regiono Pardubice en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 1 712 loĝantoj (2023).

Nasavrky
germane Nassaberg
urbo
Municipa ofico en Nasavrky
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nasavrky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Nasavrky
 - alteco 475 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 47″ N 15° 48′ 26″ O / 49.84639 °N, 15.80722 °O / 49.84639; 15.80722 (mapo)
Areo 12,55 km² (1 255 ha)
Loĝantaro 1 712 (2023)
Denseco 136,41 loĝ./km²
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 25
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571911
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 8
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nasavrky (Chrudim District)
Retpaĝo: www.nasavrky.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Kastelo
Statuo de Sankta Johano el Nepomuk
Preĝejo de Sankta Egidio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Svídnice, Ctětín, České Lhotice, Miřetice, Lukavice, Trhová Kamenice, Žumberk, Hodonín kaj Licibořice.

Historio redakti

Historiaj analoj atestas pri ekesto de la urbo en la jaro 1318. En la jaro 1350 ĉi tie jam staris preĝejo de Sankta Jiljí kaj surloke de nuna kastelo devene estis fortikaĵo, Tiutempe Nasavrky apartenis al havaĵo de imperiestro Karlo la 4-a. La imperiestro donacis, en la jaro 1355, la urbon kaj proksiman burgon Strádov al arĥiepiskopo Jan Očko el Vlašim. Dum la 16-a jarcento posedis la urbon la nobela familio Schönfeld kaj inter la jaroj 1746 kaj 1945 posedis la urbon kaj bienegon familio Auersperg.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 754
18801 794
18901 798
19001 812
19101 850
19211 825
JaroLoĝantoj
19301 824
19501 616
19611 684
19701 597
19801 445
19911 405
JaroLoĝantoj
20011 449
20141 658
20161 673
20171 666
20181 666
20191 679
JaroLoĝantoj
20201 676
20211 626
20221 674
20231 712

Memorindaĵoj kaj interesaĵoj redakti

Kastelo redakti

Surloke de iama fortikaĵo estis konstruita, ĉirkaŭ la jaro 1600, kastelo. Kelkfoje ĝi estis rekonstruita ĝis hodiaŭa duetaĝa rezidejo. En la kastelo nun estas ankaŭ interaktiva ekspozicio de kelta pasinteco en ĉirkaŭaĵo de la urbo. Ĉiujare en proksima kelta opidumo okazas festivalo Lughnasad (Lunasa).

Preĝejo de Sankta Egidio redakti

Unuaj notoj pri la preĝejo devenas el la jaro 1350. Origine konstruita en gotika stilo, post forbruligo en la jaro 1714 ĝi estis rekonstruita en baroka stilo. Plua forbruligo en la jaro 1820 kaŭzis pluajn aranĝojn ĝis la nuna aspekto.

Statuo de Sankta Johano el Nepomuk redakti

Parko de manĝeblaj kaŝtanoj (kastaneo kultiva) redakti

La plej alte lokigita arboj de manĝeblaj kaŝtanoj en meza Eŭropo. Fondis ĝin en la jaro 1776 princo Jan Adam Auersperg. La plej oldaj arboj estas 229-jaraj. Ĉiujare ili fruktodonas.