Natalie PORTMAN (naskiĝis la 9-an de junio 1981 en Jerusalemo, Israelo sub la nomo de Natalie HERSHLAG - נטלי הרשלג - kiel unusola filino) estas usona aktorino. Ŝi surprenis komence de sia kariero la junulinan nomon de sia avino Portman kiel artistan nomon.

Natalie Portman
Oskar-premiito
Israeldevena usona aktoro
Israeldevena usona aktoro
Persona informo
נטלי פורטמן
Natalie Portman
Naskonomo נטע-לי הרשלג
Naskiĝo 9-an de junio 1981 (1981-06-09) (42-jaraĝa)
en Jerusalemo
Religio judismo vd
Etno aŝkenazoIsraelaj judoj vd
Lingvoj usona anglamoderna hebreahebreaangla vd
Loĝloko VaŝingtonoKonektikuto • Jericho • Lowell House • ParizoLos-AnĝelesoJerusalemo vd
Ŝtataneco UsonoIsraelo vd
Alma mater Universitato Harvard • Charles E. Smith Jewish Day School • Syosset High School • Hebrea Universitato de Jerusalemo vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Natalie Portman
Familio
Edz(in)o Benjamin Millepied vd
Infanoj Aleph Millepied • Amalia Millepied vd
Profesio
Okupo filmaktoro • filmproduktorofilmreĝisoroscenaristo • teatra aktoro • televida aktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1993– vd
Verkado
Verkoj antaŭa trilogio de Star Wars ❦
Léon ❦
Black Swan vd
Aktorado
Oskar-premio
Plej bona aktorino
2010 por Black Swan
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi konatiĝis jam 13-jare per la franca filmo Léon de Luc Besson en la jaro de 1994. Tion sekvis la filmoj kiel Heat kaj precipe Star Wars.

Ŝia israela patro laboris kiel kuracisto, la usona patrino estis dommastrino. La familio translokiĝis al Usono, kiam la patro trovis laboron en Merilando kaj kiam ŝi estis 3-jara. Poste la familio multfoje translokiĝis.

Natalie estis malkovrita en aĝo de 11 jaroj en picejo. Oni proponis al ŝi laboron kiel fotomodelo por Revlon, kiun ŝi rifuzis.

Krom la aktorado, studis ŝi ankaŭ psikologion en la Universitato de Harvard kaj faris somere de 2003 bakalaŭran ekzamenon.

En 2005 oni proponis ŝin por la plej bona flank-aktorino de la Premio Ora Globo.

Ŝi scipovas la hebrean kaj anglan lingvon kaj scipovetas la japanan, la germanan, la francan kaj la hispanan lingvon. Ŝi cetere manĝas vegetarisme de sia 8-a jaraĝo.[1]

Privata vivo redakti

En decembro 2010 la gazeto People anoncis ke Portman havas amrilaton kun la koreografo Benjamin Millepied kiun ŝi konis dum laborado en la filmo Black Swan kaj ili atendas sian unuan infanon. Lia filo Aleph Millepied Portman naskiĝis la 14-an de junio 2011.[2]

Filmografio redakti

Jaro Titolo Rolo
1994 Léon Mathilda
1995 Developing Nina
1995 Heat Laura
1996 Beautiful girls Marty
1996 Everyone Says I Love You Laura
1996 Mars Attacks! Taffy Dale
1999 Star Wars: Episode I – The Phantom Menace Padmé Amidala
1999 Anywhere but Here Ann August
2000 Where the Heart Is Novalee Nation
2001 Zoolander Herself
2002 Star Wars Episode I: The Phantom Menace Padmé Amidala
2003 Cold Mountain Sara
2004 Garden State Samantha
2004 Closer Alice
2005 Star Wars: Episode III – Revenge of the Sith Padmé Amidala
2005 Free Zone Rebecca
2005 V for Vendetta Evey Hammond
2006 Paris, je t'aime Francine
2006 Goya's Ghosts Inés and Alicia[b]
2007 My Blueberry Nights Leslie
2007 Hotel Chevalier Jack's Ex-Girlfriend
2007 The Darjeeling Limited
2007 Mr. Magorium's Wonder Emporium Molly Mahoney
2008 The Other Boleyn Girl Anne Boleyn
2009 The Other Woman Emilia Greenleaf
2009 New York, I Love You Rifka
2009 Brothers Grace Cahill
2010 Hesher Nicole
2010 Black Swan Nina Sayers
2011 No Strings Attached Emma Kurtzman
2011 Your Highness Isabel
2011 Thor Jane Foster
2013 Illusions & Mirrors Young Woman
2013 Thor: The Dark World Jane Foster
2015 The Seventh Fire
2015 Knight of Cups Elizabeth
2015 The Heyday of the Insensitive Bastards Laura
2015 A Tale of Love and Darkness Fania Oz
2016 Jane Got a Gun Jane Hammond
2016 Pride and Prejudice and Zombies
2016 Jackie Jacqueline Kennedy
2016 Planetarium Laura Barlow
2017 Song to Song Rhonda
2018 Annihilation Lena
2018 Vox Lux Celeste
2018 The Death & Life of John F. Donovan Sam Turner
2019 Avengers: Endgame Jane Foster
2019 Lucy in the Sky Lucy Cola
2019 Dolphin Reef Si mem

Sursceneje redakti

  • 1999The Diary of Anne Frank
  • 2001The Seagull

Oscar premio redakti

Jaro Kategorio Filmo Rezulto
2004 Plej bona kunaktorino Closer Nomumita
2010 Plej bona aktorino Black Swan Gajnis
2016 Jackie Nomumita

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti