Nathuram Vinayak Godse (19a de majo 1910 – 15a de novembro 1949) estis la murdisto de Mahatma Gandhi, kiu pafis al Gandhi en lia brusto trifoje en Nov-Delhio la 30an de januaro 1948.[1] Godse, defendanto de Hindua naciismo, el Puneo, Maharaŝtro, kiu kredis, ke Gandhi estis favorinta la politikajn postulojn de la islamanoj de Barato dum la Dispartigo de Hindio, komplotis la murdon kun Narayan Apte kaj ses aliaj. Post juĝo kiu daŭris ĉirkaŭ unu jaron, Godse estis kondamnita al morto la 8an de novembro, 1949. Kvankam petoj por komuto estis farita de la du filoj de Gandhi, nome Manilal Gandhi kaj Ramdas Gandhi, ili estis malakceptitaj de la Ĉefministro de Barato nome Jawaharlal Nehru, de la deputita Ĉefministro Vallabhbhai Patel, kaj de la Guberniestra Ĝeneralo C. Rajagopalachari.[2] Godse estis pendumita en la Ambala Centra Prizono la 15an de novembro 1949.[3]

Nathuram Godse
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1910 (1910-05-19)
en Baramati
Morto 15-an de novembro 1949 (1949-11-15) (39-jaraĝa)
en Ambala
Mortokialo pendumo
Lingvoj marata
Ŝtataneco Brita Hindio • Dominio de Barato
Familio
Frat(in)o Gopal Godse
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto
Verkoj Why I Killed Gandhi
vdr

Notoj redakti

  1. Noorani, A.G. (8a de februaro 2013). "The BJP and Nathuram Godse". Frontline. Alirita la 30an de aprilo 2020.
  2. Gandhi, Rajmohan (2006), Gandhi: The Man, His People, and the Empire, University of California Press, p. 660, ISBN 978-0-520-25570-8
  3. Bandyopadhyay, Sekhar (2009), Decolonization in South Asia: Meanings of Freedom in Post-independence West Bengal, 1947–52, Routledge, p. 146, ISBN 978-1-134-01824-6