Nacia fusila asocio de Usono

usona organizaĵo
(Alidirektita el National Rifle Association)

La Nacia fusila asocio de Usono (angle National Rifle Association of America, NEŜnl rajfl esosiEjŝen) estas privata asocio en Usono, kiu subtenas la trejnadon de civitanoj pri pafiloj kaj la civitanan rajton posedi kaj porti pafilojn.

Nacia Fusila Asocio
National Rifle Association of America
emblemo
Ĉefsidejo de NRA
Ĉefsidejo de NRA
neprofitcela organizaĵo
Komenco 17-a de novembro 1871
Geografia situo 38° 51′ 47″ N, 77° 20′ 8″ U (mapo)38.863055555556-77.3355Koordinatoj: 38° 51′ 47″ N, 77° 20′ 8″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Kantono Fairfax, Virginio, Usono
National Rifle Association of America (Virginio)
National Rifle Association of America (Virginio)
DEC
National Rifle Association of America
National Rifle Association of America
Lokigo de Virginio en Usono
Map
Nacia Fusila Asocio
Agareo

gun laws and policy

Fondinto(j) William Conant Church • George Wood Wingate vd
Ĉefestro(j) Charles L. Cotton vd
Estr(ar)o Charles L. Cotton (Prezidanto)
Wayne LaPierre
Retejo nra.org
Twitter twitter.com/nra
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

Ĝia nomo signifas "Nacia Fusila Asocio". Ĝi estis fondita la 17-an de novembro 1871 en Novjorko sub la nomo American Rifle Association (Usona Fusila Asocio) kaj nomas sin "la plej malnova organizo pri civitanaj rajtoj" en Usono. Ĝia origina celo estis plibonigi la paf-kapablon de soldato-taŭgaj civiluloj. Ĝia unua prezidanto estis Ambrose E. Burnside. En 1883 prezidantiĝis la usona eksprezidento Ulysses S. Grant.

En politiko, NRA forte engaĝiĝas kontraŭ elektaj kandidatoj, kiuj deklaras (aŭ estas suspektataj) havi la intencon, iel limigi la rajton je pafil-posedo kaj -uzo. Multaj usonaj prezidentoj estis membroj de NRA. Al Gore, kandidato de 2000, ne estis membro, kaj NRA pagis kampanjon kontraŭ li en la subŝtatoj Arkansaso kaj Tenesio, kiujn li perdis.

Estas malfacile diri, kiom da membroj NRA havas, ĉar la membro-kategoria sistemo estas komplika. La ampleksa direktoraro (ĉ. 75) estas elektata nur de eta parto de la membraro, kiu antaŭpagis sian kotizon por pluraj jaroj aŭ por la vivo. Nur unu direktoro estas elektata de la membrokunveno.

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti