National Union of Women's Suffrage Societies

National Union of Women's Suffrage Societies (Nacia unio de virinbalotrajto-socioj) aŭ NUWSS estis grava virinbalotrajtista gruparo en Britio, de 1897 al 1919. Ĝi kunigis multajn malpli grandajn grupojn kiu kampanjis por virina balotrajto. La unio NUWSS, estrita de Millicent Fawcett, estis tute politikema kaj senperfortema, malkiel la militema organizaĵo Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinoj), kiun estris Emmeline Pankhurst kaj ŝia filino Christabel.

National Union of Women's Suffrage Societies
emblemo
organizaĵo
Komenco 1897
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo [[]], Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondinto(j) Millicent Fawcett vd
Ĉefestro(j) Millicent Fawcett vd
Retejo [http:// Oficiala retejo]
vdr

Superrigardo redakti

 
Millicent Fawcett, unua estro de la NUWSS.

La nacia gruparo NUWSS fondiĝis el aliaj lokaj grupoj. Ofte citita dato estas 1897, sed fontoj malsamas pri tio.

Laŭ 1911 Encyclopaedia Britannica[1] la NUWSS komenciĝis ĉirkaŭ 1867 kiel kelkaj apartaj lokaj komitatoj kaj, post diversaj reorganizoj, granda unuiĝo de ĉiuj lokaj socioj okazis en 1896 sur titolo NUWSS. Laŭ Archives hub (projekto de la universitato Manĉestro) [2] kelkaj lokaj organizaĵoj provizore alianciĝis okaze de la 1895 brita parlamenta balotado. Poste, en 1896, komuna politika komitato formiĝis por premi parlamentanojn, nomiĝe Combined Sub-Committee (kombinita sub-komitato). En oktobro 1897 oni realigis ĉe kongreso al Brighton ke nacia organizaĵo necesos kaj post dek du monatoj oni kreis konkordon pri federacia sistemo. Do, en 1898 la kombinita komitato reformiĝis kiel komitato de la nova unio NUWSS. Laŭ Oksforda Nacia Vortaro de Biografioj la aktuala kongreso okazis en oktobro 1896.[3]

En 1910, la NUWSS havis 200 filiajn grupojn.[1] En 1913, ĝi konsistis el 449 filioj, uniĝitaj per dek ses federacioj, la londona socio kaj la universitata virinaj socioj.[4] La NUWSS estis ĉiam decentriga, kaj ĉiu filio estis memstara. Tamen, la konstitucio de la NUWSS malpermesis al filioj iu ajn parti-politikan agadon aŭ aliancon.[2]

Millicent Fawcett estis elektita kiel prezidento ekde 1897 kaj ŝi servis tiel ĝis 1919. Ŝi estis pasie senperfortema kaj la unio sekvis seninterrompe la "konstitucian" politikon: ĝi klopodadis persvadi parlamentanojn pri virinbalotrajto. Pro tiu metodo, kiu ne rapide sukcesis, kelkaj membroj (notinde Emmeline Pankhurst kaj Christabel Pankhurst) forlasis la NUWSS en 1903 por formi pli aktiveman kaj militeman organizaĵon, la Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinoj),

La oficia gazeto de la NUWSS estis The Common Cause [La komuna kaŭzo], kiu fondiĝis en 1908.

En 1918, virinoj estis gajnintaj balotrajton en Britio, kvankam ne egale. La organizaĵo renomiĝas en 1919 kiel National Union of Societies for Equal Citizenship (Nacia unio de socioj por egala civitaneco). Eleanor Rathbone estris tiun renomitan union, kiu kampanjis por rajtoj de malavantaĝaj virinoj kaj por egala, seksneuztrala balotrajto.

Radikoj redakti

La virinbalotrajtista movado komenciĝis meze de la 19-a jarcento. La plej frua virinbalotrajtista presaĵeto datiĝas de ĉ. 1847[1] kaj la unua virinbalotrajtista socio estis formita de Anne Kent, Anne Knight, kaj aliaj en 1851,[5] en Sheffield, kiel Sheffield Female Political Association (Virina politika socio de Sheffield). Ankaŭ en 1851, Harriet Taylor aperigis artikolon pri virinbalotrajto.[6]

Aliaj elstaraj virinbalotrajtistoj de la frua movado estis Lydia Becker, pionira oraciistino de Manĉestro, kiu estris la en 1867 formitan Manchester Suffrage Committee (Manĉestra balotrajtista komitato); Barbara Leigh Smith Bodichon, fondinto de la unua feminista gazeto en Britio en 1858, The Englishwoman's Journal ("La gazeto por anglinoj", antaŭuaĵo de The Englishwoman's Review = La revuo por anglinoj); kaj Bessie Raynor Parkes, ĉefredaktisto de ĉi tiu gazeto.

La Kensington Society (Societo Kensington) de Londono, formita en 1865, fariĝis influa. Apartenis al ĉi tiu diskutgrupo Barbara Bodichon, Emily Davies, Frances Mary Buss, Dorothea Beale, Helen Taylor, Elizabeth Wolstenholme-Elmy kaj Elizabeth Garrett Anderson. La societo Kensington organizis petskribon, kiun John Stuart Mill kaj Henry Fawcett, du virinbalotrajtistaj parlamentanoj, prezentis al la brita parlamento. Kiam la parlamento balotis kontraŭ virinbalotrajto, la societo Kensington transformiĝis en 1867 al London National Society for Women's Suffrage (Londona nacia societo por virinbalotrajto). La londona societo neoficiale alianciĝis kun aliaj grupoj, de Manĉestro, Edinburgo kaj aliaj, kiel National Society for Women's Suffrage (Nacia socio por virinbalotrajto, aŭ NSWS), neoficiale estrata de Lydia Becker. Ĉi tiu estis antaŭveninta alianco por la formala kaj oficiala unio NUWSS, kiu formiĝis pli poste.

Konstitucia politiko redakti

NUWSS, kiel ĝiaj antaŭvenintaj organizaĵoj, celis kreskigi ĉiu-partian parlamentanan subtenon por virinbalotrajto. Ĝi plejparte enfokusigis je leĝproponoj kaj petskriboj. Meznombre, de 1870 al 1880, 200.000 subskriboj estis kolektitaj ĉiun jaron. Ankaŭ leĝproponoj estis faritaj de samopiniaj parlamentanoj.

  • John Stuart Mill, edzo de Harriet Taylor kaj duonpatro de Helen Taylor fariĝis parlamentano en 1865 kaj parolis pri virinbalotrajto ekde tiam. Li prezentis petskribon en 1867.
  • En 1870, Jacob Bright propnis la Women's Disabilities Bill (Leĝpropono pri virinaj maleblecoj). Unue, parlamentanoj plejparte balotis por tiu leĝpropono, sed ĝi ne sukcesis, pro la kontraŭeco de ĉefministro William Gladstone.
  • En 1871, la sama leĝpropono denove malsukcesis.
  • En 1873, G. O. Trevelyan proponis la Household Franchise Bill (Leĝpropono pri domanaro balotrajto). La leĝpropono progresis tra parlamenta proceso sed, finfine, malsukcesis.
  • En 1880, mankinsulaj virinoj, kiuj posedis domon, gajnis balotrajton; tiu poste estis ampleksigita al dom-okupantaj virinoj (t.e. virinoj, kiu loĝis en sia propra domo).
  • En 1884, William Woodall proponis amendon al Reform Bill (Leĝpropono pri (balota) reformo), kiu malsukcesis – denove pro kontraŭeco de ĉefministro Gladstone.
  • Similajn leĝojn proponis diversaj parlemantanoj kiel William Woodall, Leonard Courtney (en 1886), Walter McLaren, Robert Dimsdale, Caleb Wright, Albert Rollit (1892), Ferdinand Begg (1897).

Parlamentanoj malmulte interesiĝis pri virinbalotrajto de 1898 al 1902, pro sudafrika milito. En 1903, la movado relanĉiĝis kaj de 1904 al 1906 parlamento diskutis virinbalotrajton kvarfoje. 415 parlamentaj kandidatoj promesis subteni virinbalotrajton. Leĝojn proponis Willoughby Dickinson (1907) kaj Henry Stanger (1908). Ĉi tiuj leĝproponoj malsukcesis, malgraŭ kreskanta parlamentana subteno. Samtempe, la WSPU militis por virinbalotrajto. En 1910 la registaro, por provi solvi la problemon, establis la parlamentan Conciliation Committee (Komitato por akordigo), estratan de Victor Bulwer-Lytton kaj enhavintan 55 membrojn, de ĉiuj partioj. La komitato proponis leĝon, kiu ampleksus balotrajton al ĉ. 1.000.000 dom-okupantaj virinoj. Sed, ankaŭ ĉi tiu leĝpropono malsukcesis ĉar la ĉefministro Henry Asquith ne permesis sufiĉan tempon por la leĝfara proceso. En 1912, George Lansby rezignis sian parlamentan pozicion por protesti por virinbalotrajto.

Rilato inter NUWSS kaj WSPU redakti

La WSPU formiĝis en 1903, kiam kelkaj aktivemaj membroj de la NUWSS malkontentis kaj volis adopti pli militemajn kaj kuraĝajn taktikojn. Unue, la WSPU praktikis civilan malobeon, kiun admiris Fawcett kaj aliaj NUWSS-membroj. Ili vidis, ke la taktikoj de WSPU kreis valoran propagandon por la tuta movado. Sed kiam la WSPU iĝis pli perfortema kaj atakis nepublikan propraĵon, la NUWSS ne plu apogis la WSPU. Konstituciaj virinbalotrajtistoj zorgis kaj kredis, ke la perfortema kaj ekstrema aktivado de WSPU malsimpatiigis la publikon.

Notinde, la NUWSS ĉiam havis pli grandan subtenon. En 1914 ĝi havis ĉ. 100.000 membrojn, kaj la WSPU havis ĉ. 2.000.[7]

La unua mondmilito redakti

Kiam komenciĝis la unua mondmilito en 1914, la virinbalotrajtista movado grave ŝanĝiĝis. Historiistoj malkonsentis ĉu la milito rapidigis virinbalotrajton, aŭ ĝin malrapidigis. Certe, la aktiva movado paŭzis. Militapogantoj kaj pacistoj dividiĝis, kaj ambaŭ enfokusiĝis al milito anstataŭ virinbalotrajto.

NUWSS-aktivuloj, kiel ĉiuj britoj, plejparte apogis la militon kaj strebis servi la nacion kaj la soldatojn. Fawcett, kaj multaj aliaj NUWSS-membroj, kredis ke virinoj gajnus balotrajton pro montro de civitaneco. Malkiel pluraj naciemegaj WSPU-membroj, kiuj propagandis por la ŝtato kaj por militservo, NUWSS-membroj plejparte organizis kaj subtenis homhelpajn projektojn, kiel malsanulejojn.[7]

Tamen, kelkaj notindaj pacistaj membroj forlasis la organizaĵon. Pro tio, la estraro de la NUWSS malgajnis ĝian diversecon kaj fariĝis pli burĝa, malpli radikala kaj ne plu insistis aŭ pri universala baltrajto aŭ eĉ pri virinbalotrajto egala al viroj. Ĝi akceptis en 1917 ke la Representation of the People Bill (Leĝpropono pri popola reprezentado) ampleksus virinbalotrajton nur al virinoj, kiuj aĝis pli ol 30 jarojn, kaj cetere ĝi decidis ne premi ĉi-tempe por egala virinbalotrajto.[8]

La sekvan jaron, 1919, Millicent Fawcett rezignis sian pozicion kiel estro, kaj la unio NUWSS transformiĝis al National Union of Societies for Equal Citizenship (Nacia unio de socioj por egala civitaneco, aŭ NUSEC), estrata de Eleanor Rathbone. La nova unio kampanjis por egala, seksneŭtrala balotrajto sed ankaŭ por rajtoj de malavantaĝaj virinoj kaj de edzinoj.

Notoj redakti