Natria cianoborohidrido
Natria cianoborohidrido | |||||
Kemia strukturo de la Natria cianoborohidrido | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 25895-60-7 | ||||
PubChem-kodo | 20587905 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | blankaj aŭ grizecaj higroskopaj kristaloj | ||||
Molmaso | 62.84 gmol−1 g mol−1 | ||||
Denseco | 1,2 g/cm3 | ||||
Fandopunkto | 241 °C (466 ℉; 514 K) malkomponiĝas | ||||
Bolpunkto | 307 °C | ||||
Solvebleco |
| ||||
Nesolvebleco | Tre malmulte solvebla en metanolo kaj nesolvebla en etero | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Risko | R15 R26/27/28 R32 R34 R50/53 | ||||
Sekureco | S26 S28 S36/37/39 S43 S45 S61 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H260, H300, H310, H330, H314, H410 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P273, P280, P301+330+331, P302+352, P304+340, P305+351+338, P402, P404 | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria cianoborohidrido, cianoborohidrido de natrio aŭ NaBH3CN estas kemia neorganika kombinaĵo, senkolora salo aŭ blanka amorfa substanco, kies kontakto kun atmosfero devas evitiĝi pro ĝia troa higroskopeco.
Ĝi estas tre solvebla en polaraj solvantoj, specife la protonaj, tiel kiel akvo, alkoholoj, aminoj kaj Kvarhidrofurano (KHF), sed ne solvebla en etero aŭ hidrokarbonidoj. Pro ĝia higroskopeco, ĝi eksplode reakcias kun akvo liberigante kaj bruligante hidrogenon. Natria cianoborato estas neakordigebla kun fortaj acidoj, akvo kaj fortaj oksigagentoj.
Sintezoj redakti
Sintezo redakti
- Pere de miksaĵo da natria borohidrido en kvarhidrofurano (aŭ KHF) kaj cianida acido:
|
Sintezo redakti
- Pere de reakcio inter bora hidrido kaj natria cianido:
|
Sintezo redakti
- Alternativa reakcio okazas inter natria borohidrido kaj hidrarga (II) cianido:
|
Reakcio redakti
- En acida solvaĵo natria cianoborohidrido hidroliziĝas[1]:
|
Uzoj redakti
Natria cianoborohidrido uzatas kiel selektiva reduktagento en la sintezo de farmaciaĵoj. Ĝia speciala reduktiga propreco rezultas el ĝia rimarkinda rezistemo al hidrolizo. Ĝi estas stabila eĉ sub pH 3 en akvo kaj metanolo, ĝia rapido pri hidrolizo estas malpli ol tiu de NaBH4 per faktoro de 108. Reakciemo kaj stereoselektemo dependas senpere de la naturo kaj acideco de la solvaĵo.
En polaraj neprotonaj solvantoj tiel kiel heksametil-fosfata triamido (HMPT) aŭ DMSO ĝi reduktas alifatajn halogenidojn kaj tolueno-sulfonatojn al la korespondaj hidrokarbonidoj. Malsupere al tiuj kondiĉoj aliaj redukteblaj funkciaj grupoj tiel kiel epoksidoj, ketonoj kaj aldehidoj ne estas tuŝataj. Kombinita kun ZnII, natria cianoborohidrido maloksigenigas kelkajn aldehidojn kaj ketonojn sub tre mildaj kondiĉoj (20 horoj en meditemperaturo en duklorometano).
Literaturo redakti
- Sigma Aldrich
- Organic Chemistry Portal
- Chemical Book
- Santa Cruz Biotechnology
- Some Modern Methods of Organic Synthesis, W. Carruthers
- Techniques in Protein Modification, Roger L. Lundblad
- Chemical Reagents for Protein Modification, Fourth Edition, Roger L. Lundblad
- Chemical Modification of Biological Polymers, Roger L. Lundblad
- Ullmann's Fine Chemicals, 3 Volume Set, Wiley-VCH
Referencoj redakti
- ↑ Lycaeum.org. Arkivita el la originalo je 2015-04-30. Alirita 2015-08-24.