Natria molibdenato

kemia kombinaĵo
Natria molibdenato
Kemia strukturo de la
Natria molibdenato
3D Kristala strukturo de la
Natria molibdenato
Blankaj kristaloj de
Natria molibdenato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Molibdenato de natrio
  • Natria salo de molibdata acido
Kemia formulo
Na2MoO4
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo 55350
PubChem-kodo
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blankaj kristaloj
Molmaso
  • 205.92 (anhidra)
  • 241.95 (duhidrata) g mol−1
Smiles [O-][Mo](=O)(=O)[O-].[Na+].[Na+]
Denseco
  • 3.78 (solido)
  • 2,37 (duhidrata) g/cm3
Refrakta indico  1,714
Fandopunkto 687 °C (1,269 ; 960 K)
Solvebleco Akvo:840 g/l (20 °C)
Mortiga dozo (LD50)
  • 4000 mg/kg (rato, buŝa)
  • 2080 mg/kg (muso, buŝa)
    (rato, 4 horoj)
Ekflama temperaturo Ne bruliva
Merck Index
  • 14,8645
  • 15,8776
Sekurecaj Indikoj
Risko R36/37/38
Sekureco S22 S24 S25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H261, H271, H315, H319, H332, H302+332
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P320, P305+351+338, P304+340, P312[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria molibdenato, molibdenato (VI) de natrioNa2MoO4 estas neorganika kombinaĵo de natrio kaj molibdenata acido, ofte trovata en ĝia formo duhidrata inter 10 °C kaj 100 °C, dum la dekahidrata formo trovatas ĉirkaŭ 10 °C. La molibdenata anjono estas kvaredra kunoridgita de du natriaj katjonoj.

Sintezo redakti

  • Molibdenato de natrio sintezeblas pere de reakcio inter molibdena trioksido kaj natria hidroksido:
 
 

Reakcioj redakti

  • Kiam traktita per natria borohidrido, molibdeno estas reduktita al oksido kun malpli alta valenteco:
 


 

Historio redakti

Natria molibdenato estis unue sintezita per hidratiga metodo. La plej konvena sintezita fariĝas per dissolvado de molibdena trioksido (MoO3) sub 50 °C−70 °C kaj kristalizante la filtrita produkto. La anhidra salo prepareblas per hejtado ĉe 100 °C.

 

Uzoj redakti

La agrikultura industrio uzas 1 milionon da pundoj ĉiujare kiel sterko. Specife, oni kreditas ke manko de molibdeno-riĉa grundo kaŭzas fungaperon en brokoloj[3] kaj florbrasikoj[4]. Tamen, zorgoj devas preniĝi ĉar niveloj da natria molibdenato pli altaj ol 0,3 ppm kaŭzas kupro-nesufiĉon en bestoj, ĉefe en bovaro.

En industrio ĝi uzatas kiel korodo-inhibanto, pro tio ke ĝi estas anoda inhibanto neoksidiga. La aldono de natria molibdenato signifoplene malpliigas la nitritan necezon de fluidaĵoj inhibitaj kun nitrito-amino, plibonigante la protektadon de karboksiligitaj fluido-saloj.

En aplikoj por industria akvotraktado en kiu galvana korodo prefereblas pro la dumetala konstruado, la apliko de natria molibdenato estas supera rilate al natria nitrito. Natria molibdenato havas la avantaĝon pro tio ke malaltaj dozoj da molibdenatoj ebligas malaltan konduktivon de la cirkulanta akvo. Niveloj de natria molibdenato ku 50-100 ppm donas la saman nivelojn de koroda inhibado ol natria nitrito kun niveloj de 800 ppm. Uzante malaltaj koncentriĝoj de natria molibdenato, la konduktivo teniĝas minimume kaj do la potencialoj por galvana korodo malpliiĝas.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Molibdenbluo
  • Molibdenverdo
  • Molibdenoranĝo
  • Molibdenruĝo

Referencoj redakti

  1. North Metal and Chemical Company. Arkivita el la originalo je 2018-02-06. Alirita 2017-06-06.
  2. Sigma Aldrich. Arkivita el la originalo je 2014-09-26. Alirita 2017-06-06.
  3. The Fertilizer Encyclopedia, Vasant Gowariker, V. N. Krishnamurthy, Sudha Gowariker, Manik Dhanorkar, Kalyani Paranjape
  4. Vegetable Diseases and Their Control[rompita ligilo], Arden F. Sherf, Alan A. MacNab