Natria perkarbonato

kemia kombinaĵo
Natria perkarbonato
Kemia strukturo de la
Natria perkarbonato
3D Kemia strukturo de la
Natria perkarbonato
Kemia formulo
2 Na2CO3•3 H2O2
CAS-numero-kodo 15630-89-4
ChemSpider kodo 13399092
PubChem-kodo 159762
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka solido
Molmaso 156,982 g mol−1
Smiles [Na+].[O-]C(=O)OO
Solvebleco Akvo:150 g/l
Mortiga dozo (LD50) 1034 mg/kg (muso, buŝa)
Ekflama temperaturo Ne bruliva
Sekurecaj Indikoj
Risko R8 R22 R36 R38 R41
Sekureco S3 S8 S17 S26 S37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
03 – Eksplodema 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H302, H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P220, P221, P264, P270, P280, P310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria perkarbonatoperkarbonato de natrio estas kemia adukto de natria karbonato kaj hidrogena peroksido kun formulo 2 Na2CO3•3 H2O2, blanka aŭ senkolora kristala substanco, higroskopa kaj tre solvebla en akvo. Ĝi uzatas kiel eko-akordigebla puriga substanco kaj kiel fonto en laboratorio por preparado de hidrogena peroksido anhidra.

Proprecoj redakti

Ĉi-produkto enhavas la anjonon karbonatan kaj oni ne devas konfuzi kun natria perokso-karbonato aŭ Na2CO4 kaj natria perokso-dukarbonato aŭ Na2C2O6, kiuj enhavas malsamajn anjonojn.

Natria perkarbonato estis unue preparita, en 1899, fare de la rusa kemiisto Sebastian Moiseevich Tanatar (1849-1917)[2]. Ĉe meditemperaturo, solida natria perkarbonato prezentas ortoromban kristalstrukturon, kun Cmca kristalografa spacogrupo[3].

Produktado redakti

Natria perkarbonato estas industrie produktata per reakcio de natria karbonato kaj hidrogena peroksido sekvata de kristaliĝo. Same, seka natria karbonato povas senpere traktiĝi per koncentrita solvaĵo de hidrogena peroksido. La monda kapablo pri produktado de ĉi-substanco estas taksita je pluraj centoj da miloj de tunoj dum 2004. Laboratorie, ĝi estas preparebla per traktado de la du substancoj akompanata de pH kontrolo.

Uzoj redakti

Kiel oksidigagento, natria perkarbonato estas ingredienco alesta en pluraj domoj kaj purigaj produktoj por lavbutikoj, inkluzive de klorosenaj produktoj uzataj de kelkaj famaj markoj. Dissolvita en akvo, ĝi estigas miksaĵon da hidrogena peroksido (kiu eventuale malkomponiĝas en akvo kaj oksigeno) kaj natria karbonato.

Natria perkarbonato povas esti uzata en organikaj sintezoj kiel konvena fonto de anhidra hidrogena peroksido (aŭ H2O2), ĉefe en solvantoj kiu ne kapablas dissolvi la karbonaton, sed povas ekstrakti el ĝi la hidrogenan peroksidon.

Sintezo redakti

 

Reakcio redakti

 

Literaturo redakti

Referencoj redakti