Natria ricinoleato

kemia kombinaĵo
Natria ricinoleato
Kemia strukturo de la
Natria ricinoleato
Natria ricinoleato devenas
el la ricinoleo kiu estas ekstraktita
el la planto Ricinus communis.
Alternativa(j) nomo(j)
Natria salo de ricinoleata acido
Kemia formulo
C18H33NaO3
CAS-numero-kodo 5323-95-5
ChemSpider kodo 1721584
PubChem-kodo 23687338
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka solido
Molmaso 320.45 g mol−1
Smiles
Sekurecaj Indikoj
Sekureco S22 S24/25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H312, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P280, P302+352, P321, P305+351+338, P332+313, P362, P337+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria ricinoleato, ricinoleato de natrioC18H33NaO3 estas organika kombinaĵo derivita el ricinoleata acido kaj kaŭstika sodo, ĉefa grasacido konsistanta en la ricinoleo, kiu estiĝas en la planto ricino. Ĝi uzatas por sapofabrikado, kiu, pro ĝia molekula strukturo, pli facile ŝaŭmas ol la natriaj sapoj devenantaj el aliaj grasacidoj. Ĝi ankaŭ estas baktericido, surfaktanto[1] kaj elmontras plurajn polimorfajn strukturajn fazojn. Kiel surfaktanto, la natria ricinoleato estas irita al homhaŭto kaj mukozaj membranoj, kaŭzante hipersensivajn respondojn. Tio okazas pro la konstituaĵoj de la ricinoleo, kiu povas foriĝi tiel ke la ingrediencoj atingu nutraĵo-gradon.

Proprecoj redakti

Natria ricinoleato apartenas al familio de nesaturitaj grasacidoj konataj kiel ricinoleoj. Ĝi estas blanka solido, preparata per neŭtraligo de ricinoleo kaj uzatas en dentokremoj[2], tekstilaj elfinaĵoj, surtavolaĵoj kaj fabrikado de sapoj. Biologie natria ricinoleato povas malpliigi la aktivecon de la viruso kiu kaŭzas polimjeliton[3], kaj ankaŭ kontraŭ gram-pozitivaj ĝermoj.[4]

Sintezo redakti

 

Literaturo redakti

Referencoj redakti