Natura morala leĝo

Natura morala leĝo estas koncepto derivebla el la moralaj tradicioj kaj kulturoj de la popoloj, laŭ kiuj en la homa konscienco estas enskribitaj moralaj leĝoj identaj en ĉiuj homoj kaj epokoj. Tiu leĝo situas kaj kostante agas en la homa konscienco kiu ĝin perceptas, kvankam naskiĝanta en la homaj interno kaj intimo, kiel ekstera ordono obeenda ĉiuokaze. Ĝi koncernas la unuajn moralajn principojn kiuj plej elstaras en ĉiuj kulturoj kaj en la konscienco de ĉiuj homoj: ĝuste pro tia universaleco tiu leĝo estas nomata “natura”. El tiu koncepto diferenciĝas la leĝaj normoj, ŝtataj aŭ tribaj aŭ tabuaj aŭ religiaj aŭ ankaŭ moralaj kvankam koheraj kun tiuj unuaj principoj ĉar nur derivaĵoj ĝuste el ĝi: tiuj ofte povas varii de unu epoko al alia kaj de unu loko kaj al alia, dum la unuajn principojn ĉiuj aprobe aŭ malaprobe trovas identaj en sia eno. Se ekzempli pri unuaj principoj obeendaj, jen kelkaj: ne mortigu, sekvu la veron konatan, atestu la veron ktp. Inter ili enkadrigeblas iuj el la Dek Moseaj Ordonoj. [1]

La koncepto, certe deduktebla el la Biblio,[2] estis ĉiam pli eksplicitita ekde la Siraĥido, Makabeoj kaj Saĝeco kaj en kelkaj lokoj novtestamentaj; poste ĝi nerekte estis asertita de la Ekleziaj Patroj, evoluigita de skolastikuloj kaj de klerismo, kies iuj epigonoj ĝin faris preskaŭ fiero-merito kvazaŭ por diri, ke ne necesas iu ajn revelaciita moralo. La koncepto ekkrakiĝis je la sojlo de postmodernismo, kies franĝoj neas la fundamenton de iu ajn natura morala leĝo kaj preferas meti ankaŭ la unuajn morak+lajn principoj sub la frugiloj de relativismo[3]

Al tiu koncepto iuaspekte similas la Kategoria imperativo de Kantio. Al io aludas ankaŭ la kreinto de Homaranismo, L.L. Zamenhof, kiu skribis: "Mi ekkonsciis ke la morto ne estas malapero..., ke ekzistas kelkaj leĝoj en la naturo..., ke io gvidas min al alta celo..." (El la Originala Verkaro). Homaranismo fakte supozas komunan moralan leĝon per kiu la homoj sin rekonas egaldignaj kaj puŝitaj al frateco. Ĝi estas implicite asertata en la interna ideo, kaj eksplicite ekzemple en diversaj verkoj kaj ankaŭ en la Himno sub la Verda Standardo (Mi estas homo, Originalaj verkoj de d-ro L. L. Zamehof, Kaliningrado, Sezonoj 2006).

Foje oni uzas "etikon" kaj "moralon" sinonime, dum etiko estas la scienco pri moralo (alivorte, moralo diras, kion oni faru, etiko esploras, kial), tamen la natura morala leĝo estas kio antaŭas kaj staras je la bazo de la moralo mem.

Pluaj eksplikoj redakti

Tiu natura morala leĝo fundamente ebligas la homajn rilatojn kaj harmoniigas la stabilecon de la socio, kaj estas ankaŭ la premisa fundamento de la religio, ĉar ĝi antaŭas ĉiujn religiajn preceptojn. Ekzemple, la aliĝo al kristanismo baziĝas, kaj postulas, la adheron al la principo “vi devas sekvi la veron”. Se tia principo ne valoras, tiu aliĝo estus nur konduto laŭ fideismo, repuŝata de kristanismo mem.[4] Tio aplikendas al ĉiu religio. Tial, la konscienco, normiĝanta laŭ la natura morala leĝo, antaŭas kaj kondiĉas kaj juĝas ĉiun homan elekton.

Kiel rimarkigas ankaŭ Kantio[5], esploranta pri la Kategoria Imperativo, tiu natura morala leĝo ne ricevas sian valoron el la fakto ke ĝi estas obeata, kvankam ĝiaj rimarkiĝo kaj obeiĝo ĉe ĉiutempaj popoloj kaj socioj kreskigas onian konstaton pri ĝi.

Eĉ se, ekzemple, la kristanaj eklezioj ĝin distingas el la evangelia moralo, ĝin proklamas kaj ĝin faras fundamento de la interreligia dialogo. Eĉ la evangelia moralo apogiĝas sur la premisoj de la natura morala leĝo.

El tiu natura morala leĝo fontiĝis jurnaturalismo, tiel dirita el jus naturae (juro el naturo): nocio kiu ampleksas iujn filozofiaj-jurajn sistemojn kiuj tamen ne tute identiĝas kun la morala natura leĝo: temas ĉiukaze pri amplekso de normoj rilataj al konduto deduktaj el “naturo” kaj koneblaj de la homa estulo.
Sume: la teorio de la natuta morala leĝo asertas ke homa racio kapablas mem atingi iujn moralajn principojn validajn por ĉiu homo, en ĉiu tempo kaj kulturo.

Duboj kaj kritikoj pri la koncepto "Natura morala leĝo redakti

En tiu kiun oni nomas postmodernisma movado aŭ epoko, okazas ke iuj intelektuloj neas la devigan valoron de tiu konscio pri natura morala leĝo en la konscienco aŭ ĝin taksas psika restaĵo de pasintaj kulturoj dum la moderna homo jam konsciiĝas ke mem estas la kreanto de la morala leĝo kaj ke, kiam oni diras “Mi obeas mian konsciencon” oni intencus diri “mi estras mian konsciencon” ĉar konscienco devas obei nur al si mem pro la homa rajto de absoluta aŭtonomio. Favore al tiu pozicio helpas interalie relativismo, laŭ kiu ne eblas koni iun ajn veron nedubiteblan, kaj pragmatismo por kiu la morala vero identiĝas kun la socia sukceso kaj publika konsento, kaj nihilismo por kiu ĉiu morala vero estus oprimo, kaj praksismo laŭ kiu la vero dependas de la agado. Foje la koncepto mem de natura morala leĝo provoke incitus, ĉe kelkaj, ĉar ruze aspektigita politike iom eksmoda, se ne eĉ perforta.

Legiĝas tie kaj tie ke la eventuala natura morala leĝo ne helpus la volon de aŭtonomio de la homo ĉar ĝi prezentiĝas el la ekstero kaj postulus esti obeata. Ĝuste tiu estas la karakterizo, diras subtenantoj pri la ĉeesto de tiu morala leĝo: ĝi estas eteronoma! Sed ĝi kontentigas aliajn esencajn dezirojn de la homo: la ordo, la paco, la respekto de la vero.... [6]

Historio de la evidentiĝo de la koncepto “natura morala leĝo” redakti

Bibliografio redakti

Notoj redakti

  1. Rilate la koncepton pri natuta morala leĝo, substrekendas ke en tiu kunstekto la termino naturo devas esti prenata laŭ la senco indikata de Aristotelo (Politiko (Aristotelo)|Poliitiko]], 1252 b 32), kiel sinonimo de celo de kelkaĵo.
    Tial la termino “naturo” (en tiu kunteksto): - ne montras la mondon animalan. vegetalan, mineralan; - ne monstras ĉion kio okazas al la homo ekde la naskiĝo (homo povas esti blinda aŭ surda); - sed montras nur kelkan aspekton de tio kio al li okazas ekde la naskiĝo: nome indikas la celojn kiuj al li okzas investiĝi ekde la naskiĝo. Tial tuj moralaj principoj nomiĝas natura leĝo ĉar preskribas la celojn (nome la naturo) de tiu estulo kiu estas la homo.
  2. Kaj el Korano kaj aliaj Sanktaj Libroj kaj literaturaj epopeoj
  3. Foje oni reĵetas ĝian ĉeeston en la homa konscienco pro la tro evidenta malsameco de moraja moroj inter la kulturoj, sed subtenantoj de tiu ĉeesto rimarkigas ke tiu natura morala leĝo referencas al la unuaj principoj de la konscienco, el kiuj deduktiĝas la duaj; sed la dedukto povas esti korekta kaj ankaŭ nekorekta: el tio la malsameco de la duaj
  4. Ĉe katolikismo oni citas la dokumenton de papo Leono 13-a ([1]) sed estis principo de la patrsitika kaj skolastika etiko
  5. Famas lia kategoria esprimo (Kritiko de la pratika racio) ,”La ĉielo stelplena super mi, kaj la morala leĝo en mi
  6. La metafizika karaktero de la moralo de Tomaso el Akvino

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti