Naturaj satelitoj de Marso

La sistemo de naturaj satelitoj de Marso konsistas el du malgrandaj lunoj: Fobo kaj Dejmo. Marso estas la nura planedo en la interna sunsistemo, kiu posedas lunaron; Merkuro kaj Venuso posedas neniun sateliton, kaj la Tero nur posedas la Lunon.

Dejmo (maldekstre) kaj Fobo (dekstre) viditaj el la surfaco de Marso kaj fotitaj de la esplorveturilo Spirit.
Pasado de Fobo antaŭ Suno, fotita de la esplorveturilo Opportunity la 10-an de marto 2004.

Verŝajne, ambaŭ marsaj satelitoj estas asteroidoj iam kaptitaj de la gravita forto de la planedo.

Sur la surfaco de Marso, la du satelitoj ŝajnas rivolui ĉirkaŭ la planedo en malsamajn direktojn: Fobo, pli rapida ĉar pli proksima al la planedo, leviĝas okcidente kaj formontas oriente post 11 horoj; Dejmo, malpli rapida ol la rotacio de la surfaco, leviĝas oriente kaj malrapide moviĝas okcidenten, formontonte post 2,7 tagoj.

La orbito de Fobo iom post iom malplialtiĝos, kaj la satelito fine kolizios kun Marso; la ĉeesto de pluraj alfrapaj krateroj en ties ekvatora regiono supozigas, ke pluraj aliaj eksaj satelitoj travivis la saman sorton en la pasinta tempo.

Ambaŭ satelitojn karakterizas kaptita rotacio, pro kiu ili ĉiam montras la saman duonsurfacon al Marso.

Historio redakti

Ambaŭ satelitojn malkovris Asaph Hall en 1877; iliaj nomoj devenas el tiuj de Fobo kaj Dejmo, kiuj laŭ la helena mitologio ĉiam batalis kun sia patro, Ares, dio de la milito kaj helena ekvivalento de la romia dio Marso.

Esploroj kondukitaj de la usonaj astronomoj Scott Sheppard kaj David Jewitt montras, ke neniu alia satelito pli granda ol 90 metrojn ĉirkaŭorbitas la Ruĝan Planedon. (Astron. J., 128, 2542-2546 (2004))

Resuma tabelo redakti

Nomo Dimensioj Maso Averaĝa radiuso de la orbito Revolua periodo Malkovro
Marso I Fobo 27,0×21,6×18,8 km 10,8×1015 kg 9 377 km 7,66 horoj 1877
Marso II Dejmo 10×12×16 km 2×1015 kg 23 460 km 30,35 horoj 1877

Vidu ankaŭ redakti