kristanismo • Native American Church • animismo

Navahoj, navaĥojnavajoj estas la plej granda (ĉ. 170.000 nur en la rezervejo, ĉirkaŭ 300.000 en tuta Usono) indiana popolo en Usono. Ili vivas ĉefe en Arizono, Nov-Meksiko, kaj Utaho. Ili parolas la navahan lingvon, apartenantan al la apaĉaj lingvoj. La du popoloj migris kune en la 10-a ĝis la 12-a jarcento el Kanado al sudokcidento. Ilin forte influis sude la pueblaj indianoj de kiuj ili lernis agrokulturon kaj brutobredadon.

Navahoj
etno • Usona indiana tribo
Usonaj indianoj
Suma populacio
311 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
navaha lingvoangla lingvo
Religio
vdr
juna reprezentanto de Navaho tribo
Navahaj ĉasistoj , 1887

En la 17-a kaj la 18-a jarcentoj, al la navajoj aliĝis pueblo-indianoj, hopioj, el kiuj ĉefe la pueblo-indianoj influis la indianan arton.

Laŭ ilia legendo, homoj venas el subteraj mondoj. Ili praktikas multajn ritojn.

La usona registaro ekmilitis kontraŭ ili en 1863 (sub kolonelo Kit Carson). Dum la militmarŝo, la registaraj soldatoj neniigis agrarproduktojn de la navahoj kaj brutarojn, enprizonigis 8.000 navahojn kaj 400 meskalerajn apaĉojn en Bosque Redondo (en la nuna Nov-Meksiko). Ilia kaptiteco daŭris 4 jarojn.

La rezervejo de la navahoj estas entute 64.000 km2 en la tri menciitaj ŝtatoj, sed situas en seka areo kaj ne certigas plene la vivtenon.

Vidu ankaŭ redakti