Navigilo estas aparat(ar)o per kiu oni povas ricevi instrukciojn (vide aŭ/kaj aŭde) pri la itinero al iu vojaĝocelo. Tiuj sitemoj povas esti enkonstruitaj (ĉefe en aŭtoj), aŭ esti manportebla sistemo. Krom tio poŝkomputiloj kaj poŝtelefonoj povas esti taŭgaj por funkcii kiel navigilo.

Navigilo de la firmao TomTom
Navigaprogramaro sur PalmOne poŝkomputilo
Navigilo de la firmao Navigon

Nuntempe la sistemoj plejofte uzas la usonan GPS sistemon, sed aliaj sistemoj estas konstruataj inter aliaj la eŭropa sistemo Galileo.

Konataj varomarkoj estas TomTom, Garmin, Mio Technology, Medion, ViaMichelin, Pioneer, Alturion, Navigon, MapSonic kaj VDO Dayton. Sygic havas aplikaĵon kiu estas instalebla sur poŝkomputilo aŭ poŝtelefono.

La voĉo povas esti en diversaj lingvoj (virina aŭ vira), por la TomTom ankaŭ haveblas voĉo en Esperanto. Ĝi elŝuteblas el la komuna dosiero de TomTom aŭ el suba retejo.

Eksteraj ligiloj redakti