Nazka sulo

(Alidirektita el Nazka naivulo)

La Nazka naivuloRozbeka naivulo (Sula grantiSula dactylatra granti) estas granda birdo de la familio de Suledoj, antaŭe konsiderata subspecio de la Maskonaivulo, sed lastatempe konsiderata sendependa specio de naivulo. Ĝis 1998 ĝi estis konsiderata subspecio de la Maskosulo (Sula dactylatra). Ties nomo devenas el areo situanta en la regiono Ika, en la suda marbordo de Peruo, konata pro la Nazca-linioj kaj la alkoholaĵo nome pisko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nazka naivulo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Suledoj Sulidae
Genro: Sulo Sula
Specio: S. granti
Sula granti
Rothschild, 1902
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

 
Plenkreskulo.

Ĝi loĝas en la marbordoj de la orienta Pacifika Oceano, insularo Galapagoj, la insulo Malpelo, la insulo Klipertono kaj la insuloj Lobos de Afuera.[1] La Insuloj Revillagigedoj ĉe Baja California povas esti la plej nordokcidenta limo de ties reprodukta teritorio.[2]

La teritorio estas sufiĉe ampleksa kaj la nombro de individuoj estas relative alta (pli ols 20.000 km² kaj ĉ. 30.000 ekzempleroj en 2008) pro kio la IUCN konsideras la specion Malplej Zorgiga (“Least Concern“).[3]

Aspekto redakti

 
Plenkreskulo en insulo Española, Galapagoj.

Estas granda sulo (81 ĝis 91 cm longa) kun enverguro de 152 cm kaj pezo de 1500 g. Plenkreskuloj estas tre blankaj krom flugoplumoj kaj vosto nigraj same kiel griznigra masko brida ĉirkaŭ la bazo de la beko (flava ĉepinte kaj rozkolora ĝenerale) kaj ĉirkaŭ la okuloj same flavaj. Kruroj estas grizverdecaj. La inoj estas pli grandaj. La flugiloj dumfluge aspektas klare en ties subaj partoj blankaj antaŭe kaj nigraj malantaŭe.

Krom la rozkolora beko tiu specio povas konfuziĝi kun la Maskonaivulo, Sula dactylatra, sed tiu neniam venas al malvarma zono de Humboldta Marfluo kie vivas S.granti, en peruaj kaj ekvatoraj insuloj, ĉefe en fama kolonio de insularo Galapagoj.

Taksonomio redakti

La Nazka naivulo estis iam konsiderata kiel subspecio de la Maskosulo sed ĝi estas nune agnoskata kiel separata specio. Ili diferencas laŭ ekologio kaj morfologio[4] same kiel pro analizoj de DNA.[5] La Nazka naivulo kunloĝas kun la Maskonaivulo en la insulo Klipertono, kie ili povas rare hibridiĝi.[5]

Kutimaro redakti

 
Paro de plenkreskuloj: notu similajn kolorojn.

La Nazkaj naivuloj praktikas devigan kainismon.[6] Patrinoj demetas du ovojn, kelkajn tagojn aparte. Se ambaŭ ovoj eloviĝas, la plej aĝa ido pelas sian fraton for el la nestareo, kaj lasas ĝin mortiĝi pro soifo aŭ malvarmo. La patra naivulo ne intervenas kaj la plej juna ido nepre mortiĝas. Oni demetas du ovojn kaze ke unu estus detruita aŭ formanĝita, aŭ la unua ido mortiĝas tuj post la eloviĝo, la dua ovo povu produkti idon.

Plenkreskuloj kiuj malsukcesas reproduktiĝi, ofte serĉas idojn en siaj kolonioj, kaj dum tiuj vizitoj ili ofte bekomordas, plumaranĝas aŭ eĉ klopodas kopulacii kun idoj. La kaŭzoj de tiu kutimaro ne estas ankoraŭ komprenitaj.[7]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Marcelo Stucchi, Judith Figueroa, Gina Mori kaj Felipe Flores Revisión y actualización de la avifauna de las islas Lobos de Afuera (Perú), 2011, Boletín Informativo de la Unión de Ornitólogos del Perú (UNOP), volumeno 6, numero 1, paĝo 25 kaj 14-27, issn=2220-9212
  2. (1956) “The Birds of the Revilla Gigedo Islands, Mexico”, Condor 58 (2), p. 107–20. doi:10.2307/1364977.  Arkivigite je 2006-05-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-05-17. Alirita 2012-12-24. plena teksto en formo Arkivigite je 2007-05-27 per la retarkivo Wayback Machine DjVu
  3. Sula granti en la Ruĝa Listo de la IUCN 2012. El: BirdLife International, 2012. Konsultita la 8a de Oktobro 2012
  4. Pitman, R.L. & Jehl, J.R. (1998). “Geographic variation and reassessment of species limits in the "Masked" Boobies of the eastern Pacific Ocean”, Wilson Bull. 110 (2), p. 155–70.  Arkivigite je 2012-03-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-16. Alirita 2012-12-24. plena teksto en formo Arkivigite je 2012-03-16 per la retarkivo Wayback Machine DjVu
  5. 5,0 5,1 Friesen, V.L.; Anderson, D.J.; Steeves, T.E.; Jones, H. & Schreiber, E.A. (2002). “Molecular Support for Species Status of the Nazca Booby (Sula granti)”, Auk (angla kun hispana resumo) (PDF119 (3), p. 820–6. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282002%29119%5B0820%3AMSFSSO%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2002)119[0820:MSFSSO]2.0.CO;2]].  Arkivigite je 2006-05-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-05-23. Alirita 2012-12-24.
  6. Anderson, J. David (decembro 1990). “The evolution of Obligate Siblicide in boobies”, Evolution. 
  7. Anderson DJ, Porter ET, Ferree ED (2004). “Non breeding Nazca boobies(Sula Granti) show social and sexual interest in chicks: behavioral and ecological aspects”, Behavior 141 (8), p. 959–77. doi:10.1163/1568539042360134.