La neĝa blindeco, aŭ fotokretatito estas dolora stato de okulo. Ĝin kaŭzas forta ultraviola radiado en sendefendita okulo. Ĝi similas al la solbruo de korneokonjunktivo. Ĝi komencas post iu horoj post la radiado.

Troviĝebleco redakti

Ĝi povas ekigi eĉ post malforta ultraviola radiado. Ĝi oftas ĉe veldistoj, kiuj ne surhavas veldmaskon aŭ veldokulvitron, kiam ili laboras. Ankaŭ la sendefendita aŭ malforte defendita okuloj dum solariado aŭ kuŝado en sunbrilado povas malsanigi. Ankaŭ la natura radiado reflektita de neĝo aŭ glacio, rare ankaŭ de marakvo aŭ sando povas esti dangera.[1] La freŝa neĝo reflektas la 80% de ultraviola radiado, la sando la 15% kaj la ŝaŭmo de maro la 25%. La neĝa blindeco estas problemo precipe ĉe la polusoj aŭ en grandaj altoj,[2] ĉar ĉe la polusoj la suno brilas malsupren, kaj la ultraviola radiado fortigas per 4% je 300 metroj.[3]

Simptomoj redakti

Al ĝiaj simptomoj apartenas doloro, larmado, konvulso de palpebroj, malbona komforto, kaj tre mallarĝaj pupiloj. Ili komencas post iuj de horo post radiado, kaj post 36-120 horoj ĉesas. Ĝi estas trovebla per fluorescenco en blua lumo.

Kuracado redakti

Oni povas komence malgrandigi la doloron per okulgutoj, sed poste oni uzi nur fomenton, ĉar la okulgutoj malhelpas la regenereadon de korneo. Tiu povas kaŭzi ulceron, kaj malgajnon de okulo. Oni uzas aliajn sanigilojn nur en severaj kazoj. Post kiam la radiado ĉesis, la regenerado estas rapida en malhela ĉambro. Ĝius resanigado oni ne surhavu kontaktlensojn, kaj ne frotu la okulojn.[2]

Antaŭmalhelpado redakti

Oni povas antaŭmalhelpi la neĝan blindecon per sunokulvitro, kiu absorbas la ultraviolan radiadon, sed tralasas la 5 - 10%-on de videbla lumo, se ĝi havas grandajn lensojn kaj ankaŭ la difuzan lumon filtras. Ankaŭ malserene devas surhavi ĝin, ĉar la ultraviola radiado trairas nubuaron.[4]

Alie oni povas defendi liajn okulojn per malluma tekstilo. Oni devas ĝin dike volvi kaj tranĉi mallarĝajn fendojn por liaj okuloj. La Special Air Service proponas, ke oni farbu nigre la haŭton sub okuloj, kiel la antikvaj egiptanoj. Tiu defendas kontraŭ reflektado.[5][6]

Inuita metodo redakti

 
Tradicia inuita okulvitro kontraŭ neĝa blindeco

La inuitoj faris okulvitron el ramuro de boaco kontraŭ neĝa blindeco. Ili faris sulkon por la naso, kaj mallarĝan fendon por okuloj. Oni povas fiksi ĝin per boaca tendeno. La okulvitro konformiĝas al la kapo, kaj oni povas vidi per la fendo, sed la ultraviola radiado estas plejparte elfiltritaj.[7]

Literaturo redakti

  1. Snow blindness. General Practice Notebook. Alirita November 19, 2008.
  2. 2,0 2,1 ; Christian Fromm, MD. Ultraviolet Keratitis. eMedicine (February 4, 2008). Alirita November 19, 2008.
  3. Sun Safety. University of California, Berkeley (April 2005). Alirita November 19, 2008.
  4. . Base Camp MD – Guide to High Altitude Medicine. Arkivita el la originalo je 2014-10-05. Alirita November 19, 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-05. Alirita 2015-06-26.
  5. Wiseman, John. (2004) “Climate & Terrain”, SAS Survival Guide: How to survive in the wild, in any climate on land or at sea. Harper Collins. ISBN 0-00-718330-5.
  6. Egyptian Make Up. King-tut.org.uk (2007-05-29). Alirita 2012-02-07.
  7. Inuit Snow Goggles. Vancouver Maritime Museum. Arkivita el la originalo je 2007-03-14. Alirita November 19, 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-14. Alirita 2015-06-26.