Neŭrodiverseco

diverseco en la homa cerbo rilate sociemon, lernadon, atenton, humoron kaj aliajn mensajn funkciojn en ne-patologia senco

Neŭrodiverseco estas movado kaj aliro al mensa malkapableco, en kiu oni rigardas iujn neŭrologiajn trajtojn kiel variaĵojn de la homa genaro. La movado kredas, ke ĉi tiuj variaĵoj devas esti agnoskitaj, kaj ne traktitaj kiel malsanoj aŭ malkapabloj, sed kiel socia kategorio simila al genro kaj seksa orientiĝo. Laŭ ĝi tiuj ne estas malsanoj, malkapabloj aŭ disordoj nature, nur konduto de socio estas malhelpo, kiu malfacilas la vivon de la uloj. Tiu samas kun sociala modelo de malkapablo.[1][2]

La ĉielarka senfineco-simbolo reprezentas kaj la diversecon de la aŭtisma spektro kaj la pli grandan neŭrodiverseco-movadon.

Ekzemploj de neŭrodiversaj trajtoj estas aŭtismo (plejofte sindromo de Asperger)[3], Tourette-sindromo, Atentomanka-hiperaktiva perturbo, disleksio kaj diskalkulio.

Ĝi estis farita de Judy Singer sociologiisto en 1998, kaj popularizis ĝin kun Harvey Blume ĵurnalisto.[4]

Aŭtisma rajta movado havas la saman principon, sed ĝi estas disputita en malkapablulaj movadoj, ĉar tiu vidpunkto malhelpas, ke la uloj ricevos propran helpon.[5][6][7]

Historio redakti

Singer uzis la vorton en ŝia tezo publikita en 1999, kiu demonstris ankaŭ, ke teorio pri friduja patrino malpravas. Blume skribis artikolon pri sama temo kaj publikis ĝin en The Atlantic en 1998 septembro 30.[8] Li publikis en 1997 junio 30 alian artikolon en New York Times en kiu li skribis pri aŭtismo kiel modo de ekzisto kaj uzis alian esprimon: neŭrologia pluralismo.[9] Li antaŭdiris rolon de la Interreto en movado de neŭrodiverseco.[10]

Iuj autoroj atribuas la konception al Jim Sinclair aŭtisma aktivulo,[11][12] kiu estis frua organizatoro de interreta aŭtisma socio. Ili havis parolon en 1993 kun titolo "Don't mourn for us", en ki ili diris, ke aŭtismo estas unu modo de ekzistado, kaj ne estas disigebla de la persono.[13]

En malkapablulaj movadoj redakti

Unue aŭtismuloj uzis la vorton;[14][15] poste ĝi estis uzita por aliaj kondiĉoj, kiel atentomanka-hiperaktiva perturbo, paroleraroj, disleksio, dispraksio, diskalkulio, disnomio, intelekta malkapablo, Tourette-sindromo,[15][16] skizofrenio,[2][17] dipolusa perturbo,[18] skizoafektiva perturbo, kontraŭsocia karaktero,[19] disociaj perturboj kaj obsesa-kompulsa perturbo.[20] Anstataŭ de kuraca teniĝo, kiu volas kuraci ilin, aktivistoj sugestas sistemojn, kiuj helpas ilin, ekzemple servoj por integri ilin, helpajn teĥnologiojn kaj helpon, kiuj helpas ilin vivi memstare kaj fakan trajnadon.[21] Intenco estas, ke aŭtentaj formoj de homa diverseco kaj memesprimado devas esti respektitaj kaj subtenitaj, anstataŭe premi la ulojn al unu ideala normaleco.[22] Apogantoj kontribuas al nova koncepto de aŭtismo kaj aliaj kondiĉoj en socio laŭ tiuj konceptoj: se oni akceptas tiujn diferencojn, oni akceptas ankaŭ ke oni kun tiuj kondiĉo ne bezonas kuracon. Lingva esprimado de malsano, perturbo kaj malkapablo estas ŝanĝitaj al kondiĉo, kun signifiko, ke sano povas esti diversa, se povas vivi memsatre kun kunvena helpo. Novaj formoj de aŭtonomio estas rekonitaj, kaj donas rajtojn por decidi pri ilia terapio.[2][12]

Esploro en 2009 kun 27 studentoj kun diversaj kondiĉoj esploris ilin laŭ ilia opino pri mem kaj ilia kondiĉo. Al tiuj kondiĉoj aperatenis aŭtismo, disleksio, perturbo de mova kundordigo, atentomanka-hiperaktiva perturbo kaj apoplesio. La du opinio estis diverseco kaj kuraca. Studentoj kun diverseca opinio (41%) havis pli bonan memestimon kaj konfidis pli bone en iliaj kapabloj, kaj pleje (73%) havis pli bonajn ekspektojn pri ilia kariero kun pozitivaj celoj. Ili raportis, ke tiu opinio estas de interretaj grupoj.[23]

Laŭ interreta esploro en 2013, koncepto de aŭtismo kiel diferenco sugestas uzadon de aŭtismaj trajtoj por evolvo anŝtataŭ supresi ilin. Per tiu oni povas transgresi linion inter du konceptoj de aŭtismo.[24]

Kritikoj redakti

Paradigmo de neŭrodiverseco estas disputita inter aŭtismaj aktivistoj.[14] Dominanta opinio estas la medika, kiu pensas, ke tiuj statoj estas mankaj, kiuj bezonas terapion.[25]

Unu kritiko estas, ke ĝi iĝis tro diversa; oni devus ekskludi severajn kazojn.[14][26] Nick Walker aŭtisma aktivisto kaj interdisciplina edukisto distingas pervasivajn neŭrokongitivajn diferencojn, ekzemple aŭtismo kaj medikaj statoj, ekzemple epilepsio.[2]

John Elder Robison konsensas, ke malavantaĵoj de iuj statoj povas esti tial severaj, ke ili iĝas malkapabloj. Sed li pensas, ke tiuj statoj havas avantaĵojn, kiuj ne estas separeblaj de iliaj malavantaĵoj. Eblas, ke iu problemo estas solvebla nur por 1% de homoj, kiuj pensas alie. Li konsideras, ke tiu pensmaniero povas esti pleje malavantaĵa ĝis malkapableco. El vidpunkto de neŭrodiverseco ili estas ekcsesaj. Li agnoskas, ke iuj statoj estas malkapabloj, sed oni ne devus forgesi pri iliaj avantaĝoj.[24]

Libroj redakti

Referencoj redakti

  1. Oliver, Michael, 1945-2019.. (2006) Social work with disabled people, Sapey, Bob., 3‑a eldono, Basingstoke, Hampshire: Palgrave Macmillan. ISBN 1403918384. OCLC 62326930.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Chapman, Robert. (2019-01-10) “Neurodiversity Theory and Its Discontents: Autism, Schizophrenia, and the Social Model of Disability”, The Bloomsbury Companion to Philosophy of Psychiatry (angle). Bloomsbury Publishing, p. 371–387. ISBN 9781350024069.
  3. Аспи-апартеид должен быть разрушен Arkivigite je 2020-09-19 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Armstrong, Thomas. (2011) The power of neurodiversity : unleashing the advantages of your differently wired brain, 1‑a eldono, Cambridge, MA: Da Capo Lifelong. ISBN 9780738215242. OCLC 760085215.
  5. Opar, Alisa, "A medical condition or just a difference? The question roils autism community.", The Washington Post, 2019-05-06. Kontrolita 2019-05-12.
  6. . The Controversy Around Autism and Neurodiversity (en-US). Alirita 2019-05-14.
  7. (August 2012) “Neurodiversity”, Contexts 11 (3), p. 12–13. doi:10.1177/1536504212456175. 
  8. Blume, Harvey. "Neurodiversity", The Atlantic, September 30, 1998.
  9. Blume, Harvey, "Autistics, freed from face-to-face encounters, are communicating in cyberspace", The New York Times, 1997-06-30. Kontrolita 2007-11-08.
  10. . "Autism & The Internet" or "It's The Wiring, Stupid". Massachusetts Institute of Technology (1997-07-01). Alirita 2007-11-08. “A project called CyberSpace 2000 is devoted to getting as many people as possible in the autistic spectrum hooked up by the year 2000, reason being that "the Internet is an essential means for autistic people to improve their lives, because it is often the only way they can communicate effectively."”.
  11. Solomon, Andrew, "The autism rights movement", New York, 2008-05-25.
  12. 12,0 12,1 Fenton, Andrew, and Tim Krahn. "Autism, Neurodiversity and Equality Beyond the Normal" (PDF). Journal of Ethics in Mental Health 2.2 (2007): 1-6. 10 November 2009.
  13. Sinclair, Jim. Don't Mourn For Us. Autism Network International, n.d.. Retrieved on 2013-05-07.
  14. 14,0 14,1 14,2 (February 2011) “Autism as a Natural Human Variation: Reflections on the Claims of the Neurodiversity Movement”, Health Care Anal 20 (1), p. 20–30. doi:10.1007/s10728-011-0169-9.  Arkivigite je 2013-11-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-01. Alirita 2021-09-18.
  15. 15,0 15,1 Woodford, Gillian. 'We Don't Need to be Cured' Autistics Say Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine. National Review of Medicine. Volume 3. No. 8. April 30, 2006. Retrieved February 23, 2008.
  16. (2011-01-31) “Is our legal, health care and social support infrastructure neurodiverse enough? How far are the aims of the neurodiversity movement fulfilled for those diagnosed with cognitive disability and learning disability?”, Tizard Learning Disability Review 16 (1), p. 30–37. doi:10.5042/tldr.2011.0005. “We recommend, therefore, that the term neurodiverse include the conditions ASD, ADHD, OCD, language disorders, developmental coordination disorder, dyslexia and Tourette's syndrome.”. 
  17. Morrice, Polly (January 29, 2006) "Otherwise Minded" The New York Times, review of A Mind Apart: Travels in a Neurodiverse World
  18. Antonetta, Susanne (2005). A mind apart: travels in a neurodiverse world. New York: Jeremy P. Tarcher/Penguin. ISBN 1-58542-382-3. OCLC 60671914
  19. Anton, Audrey L. (2013). “The Virtue of Sociopaths: how to appreciate the neurodiversity of sociopathy without becoming a victim”, Ethics and Neurodiversity. Alirita 2015-08-02.. 
  20. (April 2015) “The Myth of the Normal Brain: Embracing Neurodiversity”, AMA Journal of Ethics 17 (4), p. 348–352. doi:10.1001/journalofethics.2015.17.4.msoc1-1504. Alirita 2015-08-05.. 
  21. Position Statements. Autistic Self Advocacy Network. Alirita 2013-04-21.
  22. What is Neurodiversity?. National Symposium on Neurodiversity at Syracuse University (2011). Alirita 2012-10-02.
  23. (January 2009) “Student experiences of neurodiversity in higher education: Insights from the BRAINHE project.”, Dyslexia 15 (1), p. 23–41. doi:10.1002/dys.383. 
  24. 24,0 24,1 What Is Neurodiversity? (en-US). Alirita 2020-09-17.
  25. Feinstein, Adam. Neurodiversity: The cases for and against (Dec 11 2017).
  26. Frith, Uta. (2008-10-23) Autism: A Very Short Introduction (angle). OUP Oxford. ISBN 9780191578656.

Vidu ankaŭ redakti

Traduko redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Neurodiversity en la angla Vikipedio.