"Ne me quitte pas" ("Ne forlasu min") estas kanto de 1959 fare de belga kantisto-kantoverkisto Jacques Brel. Ĝi estis kantita en la originalo franclingva fare de multaj artistoj kaj ankaŭ estis tradukita kaj kantita en multaj aliaj lingvoj. Tre bone konata adaptaĵo, kun anglalingva vortumado de Rod McKuen, estas "If You Go Away".

Inter artistoj kiuj uzis tiun kanton elstaras Johnny Hallyday, Maysa Matarazzo, kies versio estis uzita de Pedro Almodóvar en sia filmo La ley del deseo (1987), Barbara, Nina Simone, Mireille Mathieu, Juliette Gréco, Sting, Miguel Bosé, Cirque du Soleil, Ute Lemper, In-Grid, Alcione, Barbra Streisand, Céline Dion, Concha Buika, Marlene Dietrich, Demis Roussos, Mari Trini inter aliaj.

Krom la originala versio en franca, la kanto estis tradukita kaj kantita, en araba, armena, afrikansa, belorusa, kataluna, kroata, ĉeĥa, nederlanda, angla, finna, okcidentfrisa, germana, greka, hebrea, itala, pola, portugala, rusa, serba, slovena, hispana, sveda, turka kaj jida.

Eksteraj ligiloj redakti