Ne mi estas dudekminuta monologo verkita de Samuel Beckett en 1972.

Ne mi
dramatic monologue • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Samuel Beckett
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
vdr

Sur la scenejo haltas du figuroj: de la unua, Buŝo, lokita dekstre de spektantaro, oni vidas nur la buŝon, lumigitan per reflektoro. Maldekstre, lokiĝas la Aŭskultanto, sekse nedifinita kaj ĉirkaŭita en djellaba kiu ne permesas identigi ties konturojn, piedstaranta sur podio nesufiĉe lumigita, kiu limiĝas sin moveti nur kvarfoje dum la monologo: tiu figuro levas kaj mallevas la brakojn signifante kompatan konsenton, tuj kiam la vortotorenta fluo de la alia paŭzas.

Kiel en aliaj verkoj de S. Beckett, la dialogo ne disvolviĝas traage sed nur vorte substrekante la senutilecon de la sperto.

Disvolviĝinta tute sur la vida plano, la teatraĵo ne fundiĝas sur drama enhavo konstruita ĉirkaŭ situacio el kiu startas intrigo, sed nur ĉirkaŭ unu simpla figuro, Buŝo.

El tiu teatraĵo estis devenigitaj du filmaj versioj: la unua de 1973 kun Billie Whitelaw, originala interpreto, la dua Not I de 2000 interpretita de Julianne Moore.

La titolo “Ne mi” fontas el la vortoj mem de la aktorantino (la figuro nun parolas oldine) kiu ripetas ke tio kion ŝi suferis ne okazis al ŝi.

La teatraĵon “Ne mi” ĝuste oni enkadrigas inter le verkoj de la teatro de la absurdo.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Absurda Teatro