Neagnoskita ŝtato

Neagnoskita ŝtato, aŭ parte agnoskita ŝtato, estas teritorio kies suvereneco ne estas internacie agnoskita de unu, pluraj aŭ de ĉiuj aliaj ŝtatoj malgraŭ la parte aŭ tuta sendependa administrado fare de ia organizo kiu funkcias memstare.

  •  Neagnoskitaj de ajna ŝtato
  •  Agnoskitaj nur de ŝtatoj ne membroj de UN
  •  Nemembro de UN agnoskita de iu membroŝtato
  •  Membro de UN, neagnoskita de almenaŭ unu ŝtato
  • La regionoj iĝas ŝtatoj kiam ili havas la tri elementojn postulatajn por tio laŭ la Internacia Juro: teritorio, loĝantaro kaj memstara registaro. La agnoskado flanke de la Internacia Komunumo nur havas politikan kaj deklaran efekton, sed la ekzistado de ŝtato teorie nur dependas de la volo de la loĝantaro de determinita regiono kiu volas iĝi sendependa socio, sekve, la koncepto "neagnoskita ŝtato" ne neas strikte ĝian ekziston, nur asertas ke ĝenerale, ĝi ne agnoskas la sendependecon aŭ suverenecon, verŝajne pro juraj, politikaj aŭ historiaj aferoj.

    Ŝtatoj redakti

    Sen ajna agnosko redakti

    Tiuj regionoj havas propran ŝtaton de facto, malgraŭ tio ke ili estas konsiderataj internacie kiel parto de agnoskata ŝtato. Tia kazo estas tiu de etnoj kiuj deklaris la sendependecon kaj gajnis militon, sed ties sendependeco estas konsiderata neleĝa fare de la internacia komunumo.

      Somalilando, Somalio Situanta inter Etiopio, Ĝibutio, Puntlando kaj la Adena Golfo. En majo 1991, la klanoj deklaris la Sendependan Somalilandan Respublikon, kiu inkluzivas kvin el la dek ok regionoj de Somalio.

    Agnoskitaj de parte agnoskitaj ŝtatoj redakti

      Ĉednestrio, Moldavio Situanta inter Moldavio kaj Ukrainio, en la ekstero de la rivero Dnestro. Ĝi proklamiĝis sendependa ekde 1990, kvankam nur estas agnoskata de Abĥazio, Sud-Osetio kaj Montara Karabaĥo, landoj kun limigata agnosko. La plejparto de ĝiaj loĝantoj estas rusoj kaj ukrainoj.

    Agnoskitaj de nur unu lando redakti

      Turka Respubliko Norda Kipro, Kipro

    • Deklarita en norda Kipro en 1975 post invado de la norda triono de la insulo fare de la turkaj armataj fortoj en 1974, kio okazis post la puĉo de grek-kipraj militistoj kiuj celis la unuiĝon kun Grekio. Ĝi deklaris sian sendependecon en 1983 kaj ĝis nun nur estis agnoskita de Turkio. En 2004, ĝia teritorio estis akceptita en la Eŭropa Unio kiel parto de la Respubliko Kipro.
    • 1983 → Nur agnoskata de Turkio kaj la Organizaĵo de Islama Kunlaboro.

    Kun limigita agnosko redakti

    Ofte, la ŝtatoj ne estas agnoskataj pro la premoj kiujn aliaj landoj, interesataj en la teritorio, faras. Ankaŭ ekzistas kazoj kiam la landoj ne plu agnoskas ilin. (Ordigitaj laŭ la kvanto de ŝtatoj kiuj agnoskas ilin):

      Sud-Osetio Respubliko deklarata sendependa en 1991 dide Kartvelio. Post unu jaro da milito, la batalhalto estis proklamita. En 2008 okazis mallonga milito sed intensa, en kiu Rusio intervenis forpelante la kartvelojn.

      Abĥazio Situanta inter la Nigra Maro kaj Kaŭkazio. Ĝi estas respubliko deklarita sendependa de la abĥazaj komunistoj en 1992. Kiam ĝi proklamiĝis sendependa, milito ekiĝis, kiu finiĝis du jarojn poste. Ekde tiam, ĝi estas ekster la rego de Kartvelio.

      Respubliko Ĉinio (Tajvano)

      Araba Demokratia Sahara Respubliko

      Respubliko Kosovo

    Kun plimulta agnosko redakti

    Landoj kies historia legitimeco estas pridubata de aliaj landoj:

      Palestino

      Israelo

    • 1948 → Ne agnoskata de 32 landoj. 13 ŝtatoj kiuj ĝin agnoskas ne havas diplomatiajn rilatojn kun ĝi.

      Ĉina Popola Respubliko

    • 1949 → Ne agnoskata de Respubliko Ĉinio, ĝi ne akceptas diplomatiajn rilatojn kun la 23 landoj kiuj agnoskas la Respublikon Ĉinio (Tajvano).

    Unikaj kazoj redakti

      Armenio

      Respubliko Kipro

      Nord-Koreio

      Sud-Koreio

    Aliaj kazoj redakti