Neandertal-muzeo

muzeo en Germanio

La Neandertal-muzeo estas muzeo en la valo Neandertal de la rivereto Düssel sur teritorio de la urbo Mettmann ĉe Düsseldorf. Ĝi pritraktas la prahistorion de la homaro, aparte tiun de la Neandertaluloj, kiuj unue estis trovitaj ĉi-loke.

Neandertal-muzeo
muzeo
muzeo [+]

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio

SituoMettmann ĉe Düsseldorf
- koordinatoj51° 13′ 37″ N, 6° 57′ 2″ O (mapo)51.22696.95056Koordinatoj: 51° 13′ 37″ N, 6° 57′ 2″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Neandertal-muzeo (Nordrejn-Vestfalio)
Neandertal-muzeo (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Neandertal-muzeo

Vikimedia Komunejo:  Neanderthal Museum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La novkonstruita Neandertal-muzeo

En 1996 la muzeo estis novkonstruita rekte ĉe la strato inter Erkrath kaj Mettmann. La malnova konstruaĵo situas kelkcent metrojn for en la arbaro, ĝi nun funkcias kiel loko por propraeksperimente lerni pri la ŝtonepoko. Fondaĵo Neanderthal administras la muzeon, kiun ĉirkaŭ 170.000 homoj vizitas jare.

La muzeo elstaras per sia prezentadmaniero. Ĝi disponas pri la plej ampleksa kolekto de Neandertalulaj rekonstruaĵoj, aparte impona estas la realismaj vivoplenaj ekzempleroj ĉe la enirejo. Al la muzeo apartenas la origina trovejo, kie en 1856 unuafoje fosilio de prahistoria homo estis elfosita, kiu laŭ la trovejo ricevis la nomon Neandertala homo.

En 2006 la muzeo festis duoblan jubileon: pro la 150-a datreveno de la malkovro de Neandertalaj fosilioj kaj pro la 10-a datreveno de la novkonstruaĵo.

En 2009 la muzeo estis distingita per premio (Deutscher Archäologiepreis) de la germana prahistoria asocio DGUF.

Eksteraj ligiloj redakti

51° 13′ 37″ N 6° 57′ 2″ O / 51.22694 °N, 6.95056 °O / 51.22694; 6.95056 (mapo)