Nebulkamero (alinome Vilson-kamero) povas montri spurojn de la jonizaj radioj, ŝargitaj korpuskloj. En la kamero troviĝas tro-malvarmigita gaso, kiu kondensiĝas sur la jonoj, estigita fare de la korpuskloj. La fenomeno samas al kondensa strio de la aviadiloj.

Nebulkamero ĉe esplorcentro DESY (mallongaj dikaj spuroj: α-partikloj; maldikaj spuroj: β-partikloj).

Ĝin evoluigis Charles Thomson Rees Wilson (1869-1959) skota fizikisto. Wilson (divide kun Arthur Compton) ricevis pro tio Nobel-premion pri fiziko en 1927.

La nebulkameron pluevoluigis Patrick Maynard Stuart Blackett, pro kio li same ricevis Nobel-premion en 1948 kaj pro la alligitaj malkovroj en tereno de la nuklea fiziko kaj la kosma radiado.