Neckertal

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brunnadern-Neckertal (stacidomo).

Neckertal estas komunumo de la elektodistrikto Togenburgo en Kantono Sankt-Galo en Svislando. Ĝi havis 4151 loĝantojn dum ĝia fondiĝo je la 1-a de januaro 2009.

Neckertal
Blazono de Neckertal
Flago de Neckertal
Stacidomo Brunnadern-Neckertal
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj  47° 20′ 50″ N 9° 9′ 35″ O / 47.34722 °N, 9.15972 °O / 47.34722; 9.15972 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 50″ N 9° 9′ 35″ O / 47.34722 °N, 9.15972 °O / 47.34722; 9.15972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4151
Areo 49,03 km²
Alteco 660 m super marnivelo
Poŝtkodo 9125 Brunnadern
9122 Mogelsberg
9127 Sankt-Peterzell
Komunumkodo 3378
Mapo de Neckertal
vdr

Geografio redakti

La komunumo Neckertal situas ĉe la bordo de la rivero Necker, laŭ kies valo la komunumo nomiĝas kaj kiu alfluas al Turo. La komunumo konsistas el la tri iamaj komunumoj Brunnadern, Mogelsberg kaj Sankt-Peterzell, al kiuj siavice apartenas multnobraj setlejoj kaj vilaĝetoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Neckertal limas en nordo al Lütisburg, en nordoriento al Degersheim, en oriento al Schwellbrunn (AR), en sudoriento al Schönengrund (AR), en sudo al Hemberg, en sudokcidento al Wattwil, en okcidento al Oberhelfenschwil, kaj en nordokcidento al Ganterschwil.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la trajnlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Rapperswil al Sankt-Galo, kiu disponas sur la komunumo teritorio pri stacidomo de Brunnadern kaj Mogelsberg. La komunumoparto Sankt-Peterzell estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Brunnadern tra Schönengrund al Herisau. Alia poŝtaŭtolinio kondukas de Sankt-Peterzell al Hemberg.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 8 de Wil al Herisau kaj la kantona vojo n-ro 30 de Wattwil al Brunnadern trans Wasserflue-Pasejo.

Historio redakti

La komunumo estiĝis per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Brunnadern, Mogelsberg kaj Sankt-Peterzell surbaze de publika baloto de la 21-a de oktobro 2007.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti