Nederlanda Hindio

Nederlanda Hindio (nederlande Nederlands(ch)-Indië, indonezie Hindia Belanda) estis kolonio de Reĝlando Nederlando en la Hindia Insularo.

Nederlanda Hindio
18161949 Unuiĝintaj Ŝtatoj de Indonezio 
Nederlanda Nov-Gvineo 

historia lando • koloniokolonio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Monarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Indonezio Unuiĝintaj Ŝtatoj de Indonezio
Nederlanda Nov-Gvineo Nederlanda Nov-Gvineo
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Historio de nederlanda ĉeesto redakti

 
2.5 cendoj 1858 monfaritaj por la Nederlanda Hindio.

Nederlandanoj ĉeestis en la India Insularo ekde la fino de la 16-a jarcento. En 1602 la Nederlanda Orient-hinda Kompanio establiĝis kaj administris la regionon ĝis 1799. Ekde 1798, la nederlanda registaro ekadministris Nederlandan Hindion. De la 19-a de aŭgusto 1816 la nomo Nederlanda Hindio (nederlande Nederlandsch-Indië) oficialiĝis. Nederlanda Hindio estis la plej profitdona el la nederlandaj kolonioj.

La Japana okupado de Nederlanda Hindio estis la periodo en la Dua Mondmilito dum kio la trupoj de la Japana imperia armeo okupis la kolonion Nederlanda Hindio, post kiam je la 9-a de marto 1942 la kapitulaco de la Reĝa nederlanda hindia armeo (KNIL) estis subskribita en Kalidjati ĉe Bandung fare de generalo Hein ter Poorten.

En 1949 la kolonio sendependiĝis kaj iĝis Indonezio. Ĝis 1962 la plej orienta parto, Nederlanda Nov-Gvineo, restis kolonio de Nederlando.

Nederlanda hindia literaturo redakti

"Op reis in Nederlands-Indië" (nederlanda por 'Vojaĝante en Nederlanda Hindio') estas la titolo de temonumero pri la revuo Indische Letteren (Hindiaj literaturoj) en kiu ses esploristoj verkis pri nekonataj vojaĝrakontoj aŭ nekonataj aspektoj de konataj vojaĝrakontoj rilate al la Indioj. Tio rezultis en kvin fascinaj artikoloj interalie de Emma Hooghwinkel pri "Ŝargita heredaĵo en Batavio. Kvar vojaĝantoj pri imperiismo kaj (kontraŭ)koloniismo dum la intermilita periodo" kaj de Nick Tomberge pri "Gastejoj kaj hoteloj, pensioj kaj pasanggrahanoj. Eŭropaj loĝejoj en Nederlandaj Orienthindiaj Insuloj"[1].

Esperanto en Nederlanda Hindio redakti

Traktas la historion de Esperanto en Nederlanda Hindio la Enciklopedio de Esperanto (EdE) en 1933, la Internacia Centra Komitato (ICK) ekde 1929 kaj Heidi Goes ekde 2009. Goes verkis la histori-sciencan artikolon 'The Esperanto movement in the Dutch East Indies and Indonesia' (angle) en 2015 kaj artikoletojn pri la temo en Fenikso en 2017.

La du unuaj esperantistoj en Nederlanda Hindio ambaŭ laboris en Orienta Javo. Ili estis L. Keidel en Kandangjati Kulon en 1902 kaj G. van der Noordaa en Surabajo en 1903. Laŭ la statistiko de Johannes Dietterle en 1928, esperantistoj troviĝis en 22 lokoj.

En raportoj de ICK oni trovas:

  • "Laboras tre laŭcele Liem Tjong Hie en Semarango. Dum sia misia vojaĝado pastro Kyftenbelt aranĝis instruadon por indiĝenoj." (ICK-raporto 1929)
  • "Kreiĝis laboralianco sub la nomo Unuiĝo de Ge-Esperantistoj en Nederlanda Hindujo" (ICK-raporto 1930)
  • "Danke al la klopodoj de Scherer kaj la bonega helpo de Liem Tjong Hie unuan fojon okazis radioparoladoj pri kaj en Esperanto en Javo." (ICK-raporto 1931)
  • "Post sufiĉaj malfacilaĵoj kaj plurjara atendado, la malaja ŝlosilo estas disponebla; aŭtoro kaj eldonisto estis Liem Tjong Hie." (ICK-raporto 1933)

Bibliografio redakti

Heidi Goes (2015). “The Esperanto movement in the Dutch East Indies and Indonesia”, Wacana (en) 16 (2), p. 441–469. 

Eksteraj ligiloj redakti

  1. (nl) Themanummer Indische Letteren: Op reis in Nederlands-Indië, redakcio Neerlandistiek, la 5-an de januaro 2022.