Nederlanda Lingvo-Unio

La Nederlanda Lingvo-Unio (nederlande Nederlandse Taalunie) estas organizaĵo pri la politiko kaj scio rilate al la nederlanda lingvo kiu estis fondita en 1980 de la nederlanda kaj belga registaroj cele al komuna politiko en la kampo de la nederlanda lingvo kaj literaturo en Nederlando, Flandrio (Belgio) kaj Surinamo.

Nederlanda Lingvo-Unio
Nederlandse Taalunie
emblemo
Oficejoj de la Nederlandse Taalunie, Den Haag, Nederlando
Oficejoj de la Nederlandse Taalunie, Den Haag, Nederlando
lingvoreguliganto
Komenco 9-an de septembro 1980
Lando(j) NederlandoBelgio vd
Sidejo Hago, Nederlando
Bruselo, Belgio
Adreso Paleisstraat 9 Den Haag
Poŝtkodo 2514 JA
Estr(ar)o Kris Van de Poel
Membroŝtatoj 2
(plus 1 asocia membro)
Lingvoj

nederlanda

Posedatoj Taalunieversum vd
Retejo taalunie.org
taalunieversum.org
vdr

La Taalunie ankaŭ kunlaboras en diversaj lokoj kun la kariba Nederlando[1].

Ĝia ĉefa celo estas zorgi pri la unueco de la nederlanda lingvo, konsilante la registarojn de la diversaj landaj kaj regionaj membroj. Surinamo ekde 2005 estas asocia membro de la akademio.

Grava atingo de la Nederlanda Lingvo-Unio estas la modifo de la nederlanda ortografio en la jaro 1995. Tiucele ĝi eldonis vortliston de la nederlanda lingvo, ankaŭ konata kiel "La verda libreto" (nl:"Het Groene Boekje").

Taskoj redakti

La ĉefaj taskoj de NederlandseTaalunie estas lingva politiko, lingva uzo kaj lingva infrastrukturo[2]. Ĝi ankaŭ subtenas la instruadon de la nederlanda kiel fremdan lingvon en najbaraj landoj, samkiel ĝi subtenas la internacian nederlandistikon. Tutmonde, ĉirkaŭ 14.000 studentoj studas la nederlandan lingvon memstare aŭ en kombino kun ĝia literaturo kaj kulturo en pli ol 130 universitatoj kaj altlernejoj[3].

Subtena Centro por Nederlanda Terminologio redakti

La Subtena Centro por Nederlanda Terminologio estis fondita la 1-an de aprilo 2007 de la Nederlandse Taalunie kaj estas ĉefe informpunkto kaj konsilejo por ĉiuj aspektoj pri terminologio en ĉiuj nederlandlingvaj areoj. La subtena centro prizorgas la retejon NedTerm nome de la Nederlanda Lingvo-Unio, kiu funkcias kiel la ĉefa informfonto en la kampo de la nederlanda terminologio. Ĝi ankaŭ subtenas la terminologian politikon de la Nederlanda LIngvo-Unio per sia Terminologia Komitato (CoTerm) kaj la agadojn de la flandra-nederlanda terminologia asocio NL-Term.

Lingvohelpo redakti

La Nederlandse Taalunie ankaŭ ofertas ampleksan lingvan helpon en sia retejo: ĝeneralajn lingvajn konsilojn, la ciferecan version de la "Groene Boekje" (la oficiala vortlisto) kaj konsilojn pri geografiaj nomoj, gramatiko kaj komprenebla lingvo[4].

 
Nederlanda Lingvo-Unio:
  •  Membroŝtatoj
  •  Ŝtatoj kun specialaj ligoj kun la Unio
  •  Aliaj regionoj kie oni parolas la nederlandan (aŭ la afrikansan).
  • Literumilo redakti

    La Nederlanda Lingvo-Unio kunlaboras kun la projekto OpenTaal kiu celas disponigi senpagajn literumilojn por malfermitkoda programaro. La 8-an de junio 2007 aperis aprobita listo kiu estas uzebla kun OpenOffice.org, Firefox kaj Thunderbird.

    Referencoj redakti

    1. (nl) Suriname, lid van de Taalunie - Surinamo membro de la Taalunie | taalunie.org.
    2. (nl) Pri la nederlanda lingvo-unio
    3. (nl) La nederlanda internacie, Nederlandse Taalunie
    4. (nl) Taalhulp - Lingvohelpo, Nederlandse Taalunie

    Eksteraj ligiloj redakti