Nederlanda rezistado

La Nederlanda Rezistado kontraŭ la germana-nazia okupacio de Nederlando dum la Dua Mondmilito povis esti karakterizita kiel ne-violenta, kaj estis organizita de la Komunisma Partio, eklezioj kaj sendependaj grupoj. [1] Ĝis ĉirkaŭ 300 000 personoj estis kaŝitaj el germanaj aŭtoritatoj aŭtune de 1944, fare de ĉirkaŭ 60 000 al 200 000 sekretaj zorgantoj, kun tolero de ĉirkaŭ unu miliono de sciantoj, inklude kelkajn hazardajn individuojn inter germanaj okupaciantoj kaj militistoj.[2]

Membroj de la rezistado de Eindhoven kun trupoj de Usono en Eindhoven dum la Operaco Market Garden, septembro 1944.

La Nederlanda Rezistado disvolviĝis relative malrapide, sed la februara striko kaj ties kaŭzo, la arbitra polica ĉikanado kaj la forportado de ĉirkaŭ 400 judoj, ege stimulis rezistadon. La unuaj kiuj organiziĝis estis nederlandaj komunistoj, kiuj tuj formis ĉel-sistemon. Aperis ankaŭ aliaj tre amatoraj grupoj, elstare De Geuzen, formita de Bernardus IJzerdraat, same kiel kelkaj milit-stilaj grupoj, kiel la Ordoservo (nederlande: Ordedienst). Plej el ili suferis grandajn problemojn por survivi al perfidoj en la du unuaj jaroj de la milito.

Nederlanda kontraŭspionado, enlanda sabotado kaj komunikretoj eventuale havigis ŝlosilajn subtenojn por la fortoj de Aliancanoj, komence en 1944 kaj plue ĝis Nederlando estis komplete liberigita. Ĉirkaŭ 75% (105 000 el 140 000) de nederlandaj judoj mortis en la Holokaŭsto, plej el kiuj estis murditaj en la Naziismaj ekstermejoj.[3] Nombraj rezistogrupoj specialiĝis en savado de judaj infanoj, kiel la Utrechtse Kindercomité, Landelijke Organisatie voor Hulp aan Onderduikers, Naamloze Vennootschap (NV), kaj la Amsterdama Studentgrupo.[4] La Columbia Guide to the Holocaust ĉirkaŭkalkulis, ke 215 al 500 nederlandaj ciganoj estis mortigitaj de Nazioj, kun ciferoj tiom altaj kiom preskaŭ la tuta loĝantaro de nederlandaj ciganoj de antaŭ la milito.[5]

Rezistantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Hassing, Arne (2014). Church Resistance to Nazism in Norway, 1940-1945. University of Washington Press. p. 274.
  2. Dr L. de Jong: Het Koninkrijk der Nederlanden in de Tweede Wereldoorlog.
  3. Stone, Dan (2010). Histories of the Holocaust. Oxford University Press. p. 42. ISBN 978-0-19-956680-8. Alirita la 24an de januaro 2019.
  4. Klempner, Mark (2006). The Heart Has Reasons.[rompita ligilo] U.S.: The Pilgrim Press. p. 235. ISBN 0-8298-1699-2.
  5. Niewyk, Donald L. The Columbia Guide to the Holocaust, Columbia University Press, 2000, ISBN 0-231-11200-9 paĝo 422.