Nederlandaj lingvoj

La ĉefa lingvo de Nederlando, kompreneble estas la nederlanda lingvo, nome la plej parolata kaj oficiala lingvo. Sed estas ankaŭ aliaj.

Minoritataj lingvoj, regionaj lingvoj kaj dialektoj en la landoj de Benelukso.

La aliaj nederlandaj lingvoj redakti

Tamen Nederlando estas plurlingva lando. Krom la nederlanda, havas oficialan statuson ankaŭ la frisa lingvo kaj eĉ du idiomoj estas rekonitaj kiel eŭropaj regionaj lingvoj: nome la limburga kaj la nedersaksa lingvo. Ankaŭ la romaa lingvo havas oficialan agnoskon kiel minoritata lingvo, kvankam la minoritato mem oficiale ne estas agnoskita. Kaj Romaoj kaj Sintioj tamen loĝas en Nederlando jam de kelkaj jarcentoj kaj estas sendube nederlanda lingvogrupo. Tiu estas ĉefe parola sed ekzistas ankaŭ poetoj de tiuj grupoj kiuj verkas en la nederlanda. Alia etna lingvo, nome la jida jam ovas esti konsiderita kiel malaperinta sed ĝi lasis spurojn: ĝi grave influis la nederlandan lingvon, precipe ties amsterdaman dialekton. Ankaŭ kelko da romaaj vortoj jam delonge eniris en la nederlanda.

Krom tiuj ĉi lingvoj kun diversaj oficialaj statusoj, en Nederlando ekzistas pluraj aliaj lingvoj kaj dialektoj. La parolantoj de la zelanda lingvo aŭ dialekto aspiris akiron de sama statuso kian jam havas kaj la limburga kaj la nedersaksa, sed tio ne estis ankoraŭ oficiale aprobita. Eblus diskuti pri la temo ĉu temas pri lingvo aŭ “nura” dialekto, samkiel kiam temas pri la limburga kaj nedersaksa. Tiuj ĉi idiomoj parolatas laŭlonge de la nederlanda-germana landlimo kaj plurloke ne estas facile diri ĉu iu dialekto apartenas al unu aŭ la alia lingvosistemo. Iusence oni povus diri ke oni parolas la nederlandan ankaŭ en Germanio aŭ inverse, germanajn dialektojn en Nederlando. Tiuj estus bergaj, neder-rajnaj, ripuaraj kaj diversaj platdiĉaj dialektoj. La nedersaksa kaj platdiĉa estas esence unusola lingvo. Ambaŭflanke de la landlimo la respektivaj naciaj lingvoj havas gravan influon sur la dialektojn, pro kio ili nuntempe ja malsamas en tiu senco ke pli taŭgas paroli pri neder-saksaj kaj german-saksaj dialektoj. Tiuj idiomoj, uzataj en nordorienta Nederlando kaj tuta norda Germanio ne evoluigis apartan formon de skribita normlingvo, kvankam ja oni verkas en ties dialektoj.[1]

La nederlanda redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nederlanda lingvo.

La normiga nederlanda baziĝas je frankaj dialektoj de provincoj Norda kaj Suda Hollando, Utreĥto kaj okcidenta parto de Gelderlando en Nederlando kaj Brabanto en Nederlando kaj Belgio. En Belgio oni grandparte uzas la lingvon de Nederlando sed ja kun certa Brabanta nuanco kaj montrante klaran respekton por lokaj trajtoj kaj lingvaj tradicioj.

La frisa redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Frisa lingvo.

La frisa lingvo, ja estas vera lingvo, kaj skriba kaj parola de la nederlanda provinco Frislando. Pli ol 80% de frislandanoj parolas la lingvon kaj pli ol 90% komprenas ĝin. Bedaŭrinde, malpli ol triono povas skribi la lingvon kaj eĉ malpli da frisoj ja faras tion. Nome la frisa estas grandparte parola idiomo kiu ne plene kovras ĉiujn kampojn de la publika vivo. Sed ankaŭ Frislando, eĉ se malgranda lando kun ĉ. 400.000 loĝantoj,[2] ne estas unulingva. Esence temas pri du frisaj lingvoj: la “vera” frisa kaj la t.n. urbfrisa (Stadsfries). La urbfrisa estas fakte miksita lingvo hollanda-frisa, kiu ekestis en la plej grandaj urboj de Frislando kiel rezulto de kontakto inter la (nord)hollanda kaj la frisa. Tamen la urbfrisa estas diferenca miksita lingvo ol la samnoma okcidentfrisa hollanda dialekto (Westfries) parolata en Norda Hollando, kiu estas klare nordhollanda sed kun certa frisa subtavolo.

Simila miksita lingvo estas la dialekto de komunumo Bilt en Frislando, nome idiomo de hollandaj migrantoj en tute frisa ĉirkaŭaĵo. En sudorienta Frislando estas parolata la stelingverfa dialekto de la nedersaksa, ja ankaŭ iel mikslingvo, sed tiuokaze temas pri la kombino neder-saksa plus frisa. Similan okazon oni renkontas en la plej nordokcidenta angulo de Germanio, Orienta Frislando, kie estas parolata la orientfrisa, nome platdiĉa idiomo (nedersaksa, germania malaltsaksa) forte influita de la jam formortinta orientafrisa dialekto. Krom la orientfrisa, ekzistas ankaŭ la nordfrisa, parolata sur germaniaj insuloj de la Norda Maro (Inselfries) kaj la apuda marbordo de Slezvigio-Holstejno (Festlandfries). La tri frisaj idiomoj tiom diferencas inter si ke oni povus paroli pri tri frisaj lingvoj, aŭ eĉ pli da, se konsideri ke la insulaj dialektoj estas pluraj kaj tre malsamaj. Tamen la okcidenta frisa (do tiu en Nederlando) estas la plej aktiva.[3]

Karibiaj lingvoj redakti

 
Libro de romkatolika kateĥismo en papiamento.

Krom la origine “nederlandaj” idiomoj en la Reĝlando Nederlando oficialan statuson havas ankaŭ la papiamenta kaj la angla. La papiamenta estas unu el la t.n. kreolaj lingvoj, kies bazo por la vortotrezoro devenas kaj el la portugala kaj la hispana, sed la strukturo atestas pri la afrika origino de ĝia parolantaro kaj montras influon de lingvoj el Okcidenta Afriko. Tiu lingvo estas parolata en la tiel nomataj “subaventaj insuloj” aŭ ABC-insuloj (Arubo, Curaçao kaj Bonaire). En tiuj tri insuloj la lingvo nomiĝas diference (en Curaçao papiamentu; en Arubo papiamento; en Bonaire papiamen nederlande papiaments), kaj ankaŭ ekzistas du variantoj de la normlingvo, respektive ortografio (arubanoj preferas la etimologian literumadon dum en Curaçao oni uzas fonembazitan ortografion). En la ceteraj tri nederlandantilaj insuloj – nome Sint-Maarten, Sint-Eustatius kaj Saba – oni parolas specon de angladevena kreola lingvo, dum estas la angla kiu estas la oficiala lingvo tie, apud la nederlanda, kiu estas la lingvo de la registaraj instancoj.[4]

Aliaj uzataj lingvoj redakti

Apud tiuj ĉi lingvoj kun iaj oficialaj statusoj en Nederlando parolatas multaj aliaj lingvoj. Sur la stratoj de nederlandaj urboj oni povas aŭdi diversajn surinamajn lingvojn. Surinamo ja estis nederlanda kolonio, same kiel Indonezio. El la surinamaj lingvoj la plej konata estas “sranan” aŭ sranan-tongo, kreola lingvo bazita sur angla kaj afrika vortotrezoro, kiu estas lingvo de pluraj kreolaj surinamanoj sed ankaŭ komuna lingvo de plimulto de aliaj surinamanoj kiuj parolas sarnami (parte kreoligita hindustana/urdua dialekto), la javan aŭ iun el la ĉinaj lingvoj/dialektoj: hakka, mina, kantona k.s. Kompreneble la surinamaj kaj nederlandaj ĉinoj kaj hindustanoj (hinduoj kaj islamanoj) uzas respektive ankaŭ la normigajn lingvojn de siaj nacioj, nome la ĉinan, hindan kaj urduan. Aliaj surinamanoj uzas la javan aŭ iun alian indonezian lingvon respektive iun el la pluraj surinamaj indianaj aŭ aliaj kreolaj lingvoj (ekz. la saramakanan). Sed ja ĉiuj surinamanoj parolas perfekte la nederlandan, kvankam ofte kun aparta akĉento, ĝenerale ŝatata en Nederlando. Krom la surinamanoj grava etna kaj lingva grupo estas indonezianoj kaj papuanoj, inter kiuj la plimulto parolas la indonezian (nome, malajan) lingvon, kiel ekz. la Molukanoj.

Fine, estas ankaŭ la lingvoj de ekonomiaj migrantoj kaj azilantoj, kiuj dum lastaj kvardek jaroj trovis sian hejmon en Nederlando. Ilia listo estas tre granda. En Roterdamo oni parolas ĉ. 200 diversajn lingvojn! Eble la plej gravaj kaj unu el ili estas la araba (precipe ties magreba dialekto) kaj diversaj berberaj lingvoj, inter kiuj elstaras la tamaziĥta. Tiun lingvon parolas la plej multaj el nederlandaj 300.000 marokanoj. Estas menciinda ankaŭ la turka, nome lingvo de preskaŭ 300.000 nederlandanoj. Simila cifero validas ankaŭ por surinamanoj kaj araboj, se ne estas certe kiom da ili parolas kiun el la lingvoj. Cetere, inter la “turkoj” estas granda kvanto de kurdoj, malfacile diri kiom da, sed verŝajne pli ol 50.000.

Inter aliaj migrantaj lingvoj oni povas mencii nur provizoran liston de la plej gravaj: portugala (inkluzive de portugala kreola lingvo de multaj kabverdanoj, eble ĉ. 100.000), hispana, itala, greka, la t.n. serbo-kroata en diversaj variantoj siaj: bosna, kroata, montenegra, serba. Kompreneble estas ankaŭ parolantoj de la albana, makedona, armena, kartvela kaj aliaj kaŭkazaj lingvoj. Lastatempe pli kaj pli ofte oni renkontas ankaŭ la persan, urduan kaj aliajn pakistanajn lingvojn, iujn afganajn lingvojn kiel la paŝtuadaria kaj aliaj. Multnombras ankaŭ la parolantoj de tute ĵusaj novalvenintoj: poloj, rusoj, rumanoj, bulgaroj ktp. Ankaŭ skandinavoj loĝas en la lando kontribuantaj al la lingva bunto de Nederlando. Delonge kompreneble estis multaj germanoj: kun pli ol 400.000 da membroj, germanoj estas fakte la plej granda grupo de eksterlandanoj en Nederlando.

La angla en Nederlando estas parolata praktike de ĉiuj. Oni efektive uzas ĝin kiel helplingvon en multaj situacioj. Lando kiu vivas de komerco kaj sia trafiko pozicio ne povas vivi sen ĝi. Lasttempe venas en la landon tre grandaj nombroj de eŭropanoj kaj de aliaj landoj (Kanado, Usono, Brazilo ktp.), kutime alte edukitaj personoj, kiuj parolas nur angle, ĉar la nederlanda juro ne devigas ilin integriĝi kaj lerni la nederlandan. Tio okazigas maljustan situacion, ĉar alilandanoj ja devas fari tion kaj fine fariĝas bone integritaj nederlandanoj, dum la membroj de EU restas ekster la socio kun nula kono de la lingvo kaj kulturo.[5]

La afrikansa kaj aliaj kreolaj lingvoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Afrikansa lingvo.

La afrikansa, rilatas al la nederlanda simile kiel Ido al Esperanto. Temas pri parte kreoligita sudhollanda dialekto kiu dum lastaj cent jaroj fiksiĝis kaj evoluis kiel aparta lingvo en Sudafriko. Tiu lingvo parolatas ankaŭ en Namibio, interalie de aparta miksita etna grupo, t.n. basterdoj. Iam oni parolis la afrikansan en Zimbabvo kaj Bocvano, sed jam ne plu. Pli kaj pli da afrikansparolantoj nuntempe estas ankaŭ en Aŭstralio aŭ Kanado. La afrikansa en Sudafriko rapide malkreskas kaj malgraviĝas, malgraŭ siaj 5 milionoj da parolantoj.

La nederlanda naskis ne nur la afrikansan, sed ankaŭ plurajn aliajn kreolajn lingvojn, k.e. la tiel nomata negra hollanda (iam sur la Virgulinaj Insuloj) kaj la Berbican Hollands, kiuj nuntempe malaperis.

La nuna Novjorko iam estis Nova Amsterdamo, kaj Brooklyn estas nederlanda loko Breukelen, kaj Harlem estis Haarlem. En tiuj tempoj kiam hollandaj komercistoj interŝanĝis felojn kun indianoj estiĝis iaspeca hollanda piĝino por komuniki kun lokaj indianoj.[6]

Resume redakti

Do, sume, Reĝlando Nederlando havas kvar oficialajn lingvojn - nederlanda, frisa, papiamenta kaj angla - kaj tri agnoskitajn etnajn aŭ regionajn lingvojn, nome romaa, limburga kaj nedersaksa. La lastaj tri lingvoj estas ĉefe parolaj sed ili ja posedas ankaŭ interesan literaturon, sed ne unikan lingvonormon. La plej vigle vivanta kaj publike vaste uzata estas la limburga. Oficialan statuson havas ankaŭ la nederlanda gestolingvo.

Notoj redakti

  1. Rašić, p. 1.
  2. Rašić, p. 2.
  3. Rašić, p. 2.
  4. Rašić, p. 2.
  5. Rašić, pp. 2-3.
  6. Rašić, p. 4.

Fonto redakti