Nederlandlingva Vikipedio
publikigita versio estis patrolita je 29 mar. 2020. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 29 mar. 2020.
La nederlandlingva Vikipedio (nederlande Nederlandstalige Wikipedia) estas la eldono de Vikipedio en la nederlanda lingvo.
Nederlandlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | nl.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | nederlanda |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 19-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 2 156 195 |
Profundeco | 19 |
Paĝoj | 4 623 765 |
Redaktoj | 67 232 582 |
Uzantoj | 1 338 628 |
Aktivaj uzantoj | 3 723 |
Administrantoj | 34 |
Dosieroj | 20 |
Laŭ la disdivido de nederlandlingvanoj en la mondo, la plejparto el nederlandlingvaj vikipediistoj loĝas en la eŭropaj landoj Nederlando kaj Belgio (Flandrio), sed la projekto ankaŭ havas kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale nederlandparolantaj landoj, do Surinamo, la Nederlandaj Antiloj kaj Arubo, kaj inter multaj nederlandlingvanoj vivantaj en pliaj landoj.
La 17-an de decembro 2011 ĝi unuafoje trapasis la nombron da 1 000 000 artikoloj, kaj post la anglalingva, germanlingva kaj franclingva estas la kvara vikipedia branĉo kiu sukcesis pri tio.
Gravaj datoj redakti
- 19-a de junio 2001: oficiala ekesto de la nederlandlingva Vikipedio.
- 3-a de aŭgusto 2003: 10 000 artikoloj.
- 7-a de februaro 2004: 20 000 artikoloj.
- 27-a de junio 2004: 30 000 artikoloj.
- 8-a de novembro 2004: 40 000 artikoloj.
- 27-a de januaro 2005: 50 000 artikoloj.
- 23-a de marto 2005: 60 000 artikoloj.
- 16-a de majo 2005: 70 000 artikoloj.
- 17-a de julio 2005: 80 000 artikoloj.
- 7-a de septembro 2005: 90 000 artikoloj.
- 14-a de oktobro 2005: 100 000 artikoloj.
- 24-a de majo 2006: 200 000 artikoloj.
- 28-a de majo 2007: 300 000 artikoloj.
- 17-a de januaro 2008: 400 000 artikoloj.
- 30-a de novembro 2008: 500 000 artikoloj.
- 30-a de aprilo 2010: 600 000 artikoloj.
- 20-a de junio 2011: 700 000 artikoloj.
- 22-a de oktobro 2011: 800 000 artikoloj.
- 7-a de decembro 2011: 900 000 artikoloj.
- 17-a de decembro 2011: 1 000 000 artikoloj.
- 8-a de marto 2020: 2 000 000 artikoloj.[1]