Nefikcio estas literatura kategorio aŭ ĝenro konsistanta el verkoj, kies enhavo estas pli-malpli reala, efektiva, vera en fakta senco, kontraste al fikcio. Al ĝi tipe apartenas, ekzemple, la eseo kontraste al la fikcia rakontonovelo.

Inter la specoj de verkoj, kiuj povas nomiĝi nefikcio, oni nombras

Almanako Frazaro Poruzula manlibro
Artikolo Historio Prelego
Aŭtobiografio Instrukciaro Recenzo
Biografio Ĵurnalo Recepto
Diagramo Ĵurnalismaĵo Scienca referaĵo
Disertacio Lernolibro Statuto
Dizajna dokumento Letero Taglibro
Dokumenta filmo Literatura kritiko Tezo
Enciklopedio Memorlibro Vojaĝlibro
Eseo Memuaro Vortaro
Filozofia verko Monografiaĵo XML-kodaĵo
Foto Parolado Zoologia nomenklaturo