Nefrito

inflamo de reno

Nefrito estas malsano, kies ĉefa simptomo estas la inflamo de renoj. La vorto nefritis devenas de la latina lingvo, kiu mem heredis ĝin el la greka νεφρίτιδα.

Tiu malsano estas kaŭzita de variaj infektoj aŭ toksaĵoj.

Dieto redakti

En la 19-a jarcento la rusia gastroenterologo Manuil Pevzner ellaboris serion da dietoj por diversaj tipoj de nefrito. Ili nomiĝas dieto N 7 kaj varias depende de tipo de malsano — a (а), b (б), v (в), g (г)[1].

Dieto N 7v redakti

Ĝi estas destinita por malsanuloj kiuj perdas multe da proteino kun urino.

Celo

Celo de la dieto estas rekompenci proteinon, perdatan kun urino, helpi al normaligo de metabolo de proteinoj, lipidoj, kolesterolo kaj malgrandigi edemojn.

Ĝenerala karakterizo

La dieto havas normalan energian valoron kun kresko de proteinoj, modera malkresko de lipidoj (tiuj de bestaj), normala enhavo de karbohidratoj kun limigita enhavo de sukero. Oni draste limigas salon, likvaĵojn, ekstraktaĵojn, kolesterolon, okzalatan acidon, sukeron. Oni kreskigas nombron de lipotropaj elementoj. Viando kaj fiŝaĵo estas kuirataj en bolanta akvo. Manĝaĵoj estas kuirataj sen salo. Temperaturo de la pladoj estas normala.

Kemia enhavo kaj energia valoro de la dieto

Proteinoj: 110-120 gramoj (60-65% la bestaj).

Lipidoj: 70-80 gramoj (30% la plantaj).

Karbohidratoj: 350-400 gramoj (30-40 gramoj da sukero).

Energia valoro: 2500-2600 kilokalorioj.

Libera likvaĵo: 0,8 litro.

Nombro de manĝoj: 5-6 tage.

Pladoj: rekomendataj kaj ekslkudendaj

Pano kaj bakaĵoj

Pano sensala, bakaĵoj sen salo kaj sodo, kun aldono de tritikaj branoj. Normala pano, dolĉa kaj tavola pastoj estas ekskludendaj.

Supoj

Vegetaraj supoj kun grioj, legomoj, fruktoj, lakto. Ekskludendaj estas viandaj, fiŝaj kaj fungaj buljonoj.

Viando kaj birdaĵoj

Negrasaj bovaĵo, bovidaĵo, porkaĵo, kuniklaĵo, kokaĵo, meleagraĵo — kuiritaj kaj poste bakitaj aŭ frititaj, en pecoj aŭ hakitaj. Ekskludendaj estas grasaj viandoj, hepataĵo, renoj, cerbo, kolbasoj, fumaĵaĵoj, konservaĵoj.

Fiŝaĵo

Negrasaj specioj. En pecoj aŭ hakitaj, kuiritaj aŭ poste bakitaj, frititaj. Maraj manĝaĵoj. Ekskludendaj estas grasaj specioj, salitaj, fumaĵitaj, konservitaj fiŝaĵoj, frajo.

Laktaĵoj

Lakto kaj acidaj laktaĵoj, speciale malgrasigitaj, negrasa kazeo kaj pladoj el ĝi. Limigi kremon kaj acidkremon. Ekskludendaj estas spicaj kaj salitaj fromaĝoj.

Ovoj

Omletoj el ovoblanko (sen ovoflavo). Eblas uzi unu ovon por kuiri pladojn.

Grioj

Pladoj el diversaj grioj kaj makaronoj (kaĉoj kun lakto aŭ akvo, pudingoj, pilafo ktp).

Legomoj

Pladoj el terpomoj, karoto, legoma brasiko, kukurboj, legomkukurboj, beto, verda pizo, tomatoj, kukumoj, aliumo, laktuko, aneto, petroselo, rafaneto. Ekskludendaj estas rafano, rumekso, ajlo, spinaco, legomaj konservaĵoj, salitaj legomoj.

Dolĉaĵoj

Iuj ajn fruktoj kaj beroj — ĉu krudaj aŭ forme de pladoj. Laktaj kiseloj, ĵeleoj. Sukero kaj konfitaĵoj estas limigataj. Anstataŭ sukero uzendas mielo. Ekskludendaj estas ĉokolado kaj kremaĵoj.

Saŭcoj, spicaĵoj

Lakta, acidkrema, tomata, legoma saŭcoj aprobindas. Citrata acido, vanilino, petroselo, aneto. Ekskludendaj estas viandaj, fiŝaj, fungaj saŭcoj, kreno, mustardo, pipro.

Trinkaĵoj

Teo kun citrono aŭ kun lakto, neforta kafo kun lakto. Freŝaj sukoj el legomoj, fruktoj, beroj. Dekoktaĵo de eglanterio aŭ tritikaj branoj. Ekskludendaj estas kakao kaj mineralaj akvoj riĉaj je natrio.

Grasoj

Nesalita butero, plantaj oleoj. Ekskludendaj estas ĉiuj aliaj grasoj.

Ekzemplo de la dieto

La unua matenmanĝo: legoma salato kun planta oleo, omleto el ovoblankoj, teo kun lakto.

La dua matenmanĝo: sekaj fruktoj, moligitaj en akvo.

Tagmanĝo: vegetara barĉo (duonporcio), kotletoj el hakita viando bakitaj en acidkremo, stufita karoto, freŝaj pomoj.

La dua tagmanĝo: dekoktaĵo de eglanterio.

Vespermanĝo: kuirita fiŝaĵo, pudingo kuirita sur vaporo, el malgrasa kazeo, teo.

Antaŭ dormi: kefiro.


Referencoj redakti

  1. Лечебная диета № 7 (ruse) (2018-11-27). Arkivita el la originalo je 2018-03-10. Alirita 2019-12-14.