Neguso (en geeza lingvo nigūś, en amhara lingvo ንጉሥ nigūs, en tigraja lingvo negāš) estas la titolo uzita de kelkaj reĝoj kaj guberniestroj de Etiopio, uzita ĝis 1974 en Etiopio kaj ĝis 1890 en Eritreo.

Reĝa sigelo de la imperiestro Teŭodros la 2-a (ንጉሥ)

Temas pri honora titolo havigita al guberniestroj de la plej gravaj provincoj aŭ regnoj de la imperio: nome Gojjam, Ŭelega kaj la Regno de la Maro (kie estis uzita ankaŭ la titolo Bahr Negus, nome la Reĝo de la Maro, kiu estis la plej antikva titolo de la regantoj de la nuntempa centra Eritreo) kaj poste ankaŭ de tiuj de Ŝeva.[1] Tiuj regantoj, kaj aliaj nobeluloj altrangaj, havis la titolon de Ras, kiu estis heredebla, sed por esti plialtigitaj al rango de Neguso necesis imperia dekreto.

La termino neguso[2]negus derivas de la ŝemida lingvaro, de la verba radiko ነግሠ (N-G-Ś) kiu signifas regi. Tiu termino estis uzata foje ankaŭ por traduki la vorto reĝo en la biblio literatur, partikulare en la anglalingva.

Notoj redakti

  1. Mussie Tesfagiorgis G. Ph.D. (29a de Oktobro 2010). Eritrea. ABC-CLIO. pp. 34–35. ISBN 978-1-59884-232-6.
  2. en PIV